La kuba registaro petas kunlaboron de la civitanaro fronte al Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-10 08:13:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 10 (RHK) Ĉi-lunde, la kuba ĉefministro Manuel Marrero, la vicunua ministro Roberto Morales kaj la ministro pri publika sano, dro. José Ángel Portal, sin prezentis ĉe la nacia televido por informi pri la reguloj adoptitaj de Kubo por alfronti la  COVID-19, malsano provokita de la nova kronviruso SARS-CoV-2.

Laŭ la raportoj la malsano jam ekzistas en pli ol 100 landoj, 12 el ili en la amerika regiono. Jam malsaniĝis pri ol 100 mil personoj kaj forpasis pli ol 3 mil 800 tra la tuta mondo.

En Kubo ekzistas sperto por alfronti kiun ajn epidemion. Tial la ministra konsilantaro adoptis gravajn decidojn kiel adopti la nunan planon kaj detaligi ĝin por pli bona apliko. Oni alvokas ne alarmiĝi, sed kunlabori por pli efika plenumo de la agadplano.

La kuba ŝtatestro kaj la registaro vojaĝis al la centro de la insulo por kunsidi kun la aŭtoritatuloj de la kvin centraj provincoj kaj la estroj pri sano de ĉiuj distriktoj. Same okazis dum simila kunsido kun la 4 okcidentaj provincoj kaj ties distriktoj kaj laste en la orienta regiono, kie oni kunsidis kun la 6 orientaj provincoj kaj ties  distriktoj.

Dum la kunsido la aŭtoritatuloj ricevis aktualan raporton pri la agadplano kaj oni konsentis ke la ĝenerala informo pri la temo ankoraŭ ne sufiĉas spite al tio ke dum la lastaj tagoj la amaskomunikiloj informas kiel preventi kaj kontroli la malsanon.

La ĉefministro asertis ke ĝis nun la viruso ne eniris la landon, sed kaze ke ĝi eniru oni tuj sciigos al la civitanaro.

Unu el la elementoj de la komunikplano estas evoluigi sanitarajn aŭdiencojn kune kun la amasaj organizoj kaj registaraj strukturoj kun la gvido de fakuloj de publika sano. Tiuj ĉi aŭdiencoj efektiviĝos en la komunumoj kaj centroj edukaj kaj laboraj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up