Kuba prezidento laŭdas la laboron de sanlaboristoj fronte al Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-10 12:03:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Arkivo/RHK

Havano, sep 10 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, honoris ĉi-vendrede la Sanan personaron, kiu batalas kontraŭ la kovim-19, kaj nian historian gvidanton Fidel Castro, kiu estis iniciatinto de la trejnado de homaj rimedoj en tiu sektoro en la kariba nacio.

Per sia Tviter-konto, la prezidento aludis al la dato de la unuaj doktoroj diplomiĝintaj post la triumfo de la Revolucio, kiuj kune kun Fidel markis la vojon sekvi al solidareco kaj humanismo.

Kun la revolucia triumfo en 1959 kaj konsiderante la bezonon de sanpersonaro, Fidel Castro antaŭenigis medicinan instruadon por diplomigi specialistojn  kun alta grado de ampleksa kaj humanisma preparo.

Laŭ la statistika jarlibro 2019, kun ĉirkaŭ 11 milionoj da loĝantoj, ĉi tiu antila nacio havas pli ol 95 mil kuracistojn, naŭ por ĉiu mil loĝantoj, kaj pli ol 85 mil flegistinojn, kiuj provizas servojn en la lando, kaj en aliaj per interregistaraj interkonsentoj.

Post la fondo de Fidel Castro de la Latinamerika Medicina Lernejo (ELAM), la 15-an de novembro 1999, la avantaĝo de trejnado en Kubo por ĉi tiuj profesiuloj estis etendita al pli ol 100 landoj en Latin-Ameriko kaj Karibio, Usono, kaj Afriko, Azio kaj Oceanio.


Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up