La prezidento Díaz-Canel omaĝis la kuban gvidanton de la Revolucio, Fidel Castro en la tombejo Sankta Ifigenia

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-16 12:13:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Santiago de Kubo, okt 16 (RHK)  la prezidento Miguel Díaz-Canel Bermúdez, omaĝis la kuban gvidanton de la Revolucio, Fidel Castro en la monolito, kiu gardas liajn mortrestaĵojn en la tombejo Sankta Ifigenia. La kuba prezidento ankaŭ rekonis la laboron faritan de la provinco Santiago de Kubo kaj esprimis per Tvitero siajn gratulojn al la popolo de tiu provinco pro novaj spertoj kaj agoj.

Díaz-Canel gvidis laborgrupon, kiu finas sian trian viziton al la orienta provinco Santiago de Kubo, kie ili konstatis la evoluon de ekonomiaj programoj kaj investoj.

Kiel kutimas la prezidento en sia labormetodo, kelkaj laborgrupoj kun membroj de la ministra konsilantaro dediĉis specialan atenton al evoluo de investoj kaj lokaj evoluprogramoj kies celoj estas atingi nutran suverenon; ankaŭ atentis pri aliaj agoj celantaj altigi la bonfarton kaj vivkvaliton de la civitanaro de la provinco.

La gvidantoj alvokis ĉiujn pli efike uzi la lokajn potencialojn por mildigi la malfacilaĵojn alfrontatajn pro mankoj rilate cementon en la investoj por plibonigi la akvo-distribuon en la municipo Palma Soriano, aŭ en aliaj produktadon kiel ekz. Medikamentoj.

La vizito pritaksis la evoluon de la sano-planoj, la regulojn por preventi reaperon de la Covid-19 kaj la bezonon starigi agadojn por renversi la negativajn rezultojn en la Programo de atento patrin-infana kaj en la batalo kontraŭ arbovirus-malsanoj.

Oni ankaŭ pritaksis la evoluon de sciencaj projektoj kaj interŝanĝis kun gestudentoj, profesoroj kaj esploristoj en la universitatoj de Oriento kaj de Medicinaj Sciencoj.

La nuna vizito okazis en malgranda grupo post kelkaj monatoj de frontado al la pandemio kaj estas plenumataj strikte ĉiujn regulaĵojn higien-sanitarajn kaj la fizikan distanciĝon en ĉiu lokoj de intereso ekonomia kaj socia vizitita.

Tiu ĉi laborstilo daŭre plenumita de la prezidento ebligas senperan kontakton kun kolektivoj el diversaj sektoroj, koni la rezultojn kaj la problemojn, kiuj bremsas la evoluon de la respektivaj agoj produktivaj aŭ servodonaj. (ACN)
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up