Kubo kaj la mondo omaĝis la historian gvidanton Fidel Castro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-11-26 08:33:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 26 (RHK) La omaĝo al la historia gvidanto Fidel Castro, en la unuaj kvin jaroj de sia fizika foriro, inundis lokojn, labor- kaj studejojn, kaj kulminis per la inaŭguro de centro, kiu portas lian nomon en Kubo.

Dediĉita al la analizo kaj disvastigo de lia penso, la kreado de la ejo kun lia nomo  estas escepta, responde al la decido de la Ĉefkomandanto - kiel li ankaŭ estas agnoskita - ne starigi en lia nomo monumentojn, bustojn kaj statuojn, nek nomi placojn kun lia nomo, parkoj, aleoj, institucioj kaj publikaj lokoj.

Fidela adepto de la penso de la Nacia Heroo de Kubo, la verkisto kaj ĵurnalisto José Martí (1853-1895), Fidel Castro komprenis tiun marti-an maksimon, ke "la tuta gloro de la mondo taŭgas en greno de maizo".

Tio ne malhelpis, ke la popolo de la antila nacio kaj amikoj el ĉiuj kontinentoj rememoru vivon tute dediĉitan al justaj kaŭzoj kaj gvidi per ekzemplo, vojaĝi al la estonteco kaj reveni por rakonti pri tio, kiel diris la eksa alĝeria prezidento Abdelaziz Bouteflika.

La junaj kubanoj okazigis solenan vesperon la nokton antaŭ la datreveno de sia fizika foriro, sur la ŝtupoj de la Universitato de Havano, kie la historia gvidanto asertis, ke li fariĝis marksisto kaj revoluciulo.

El diversaj landoj tra la mondo, membroj de la internacia solidareca movado disvolvis dokumentajn projekciojn, libroprezentojn, inter aliaj iniciatoj, kaj levis sian voĉon kontraŭ la ekonomia, komerca kaj financa blokado kaj la komunika kampanjo de Usono kontraŭ Kubo.

Ĝis la tombejo Santa Ifigenia kie ripozas liaj restaĵoj, en la orienta provinco Santiago de Kubo, kubanoj de pluraj generacioj alvenis kune kun aŭtoritatoj de la provinco; dume, en la ĉefurba kvartalo Vedado, junuloj kaj personecoj kiel Pastro Raúl Suárez promenis kun ruĝaj koltukoj, kopio de la jakto Granma, kantoj kaj standardoj.

Denove, Kubo ne estis sola, kiel ne estis sola antaŭ kvin jaroj, kiam prezidentoj, personecoj kaj amikoj de la insulo alvenis ĉi tien por omaĝi kaj akompani ĝiajn loĝantojn, por adiaŭi Fidel Castron, en sia transiro al eterneco.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up