Kubo kaj la EU dialogas en Bruselo.

Eldonita de Alejandro García
2014-08-28 14:01:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Komenciĝis ĉi-semajne en Bruselo la unua tago de la dua dialog-sesio inter Kubo kaj la Eúropa Unio, por negocadi cele al subskribo de reciproka interkonsento kunlabora.

Eŭropaj fontoj asertis ke “tiu ĉi dua sesio de dialogo centriĝas en la kunlaboro. Oni ne traktos politikajn nek instituciajn aferojn pli ampleksajn”.

Dum la negocado, oni konstatis ke “estas konstrua sindevigo, kun kuba teamo bone preparita, preta por serĉi solvojn kaj alporti novajn ideojn, kio ne povos esti retirita escepte pro unuanima interkonsento de la 28 membroŝtatoj”, aldonis la informfonto.

Oni ne scios pliajn detalojn pri la eblaj progresoj ĝis la fino de la dialogo, kiam la eŭropa delegitaro prezentos sian unuan proponon de la ĉapitro rilata al komerco kaj investado, kaj raportos al la gazetaro.

Kubo estas la sola lando de Latinameriko kun kiu la EU ne havas interkonsenton reciprokan, kaj estas la sola lando al kiu la komunumo altrudas la konatan “komunan pozicion”, kiu leviĝas kiel kondiĉo influanta la dialogon kun la insulo pri politikaj aspektoj.

La pasintan februaron, depost unu jaro de esploraj kontaktoj, la 28 landoj donis verdan lumon al intertraktado de interkonsento pri politika dialogo kaj kunlaboro kun Kubo.

Tiu ĉi estas la dua negoca rondo okazinta inter Kubo kaj la Eŭropa Unio, despost la renkontiĝoj efektivigitaj en Havano en aprilo, kie oni interkonsentis gvidlinion por la procezo de intertraktado kaj interkonsentis la ĝeneralan strukturon de la estonta interkonsento.

La kuba vicministro pri eksteraj rilatoj, Abelardo Moreno, denove gvidas la kuban delegitaron, dum fronte al la eŭropa delegitaro denove estas la ĝenerala direktoro por Ameriko de la eŭropa servo de ekstera agado, Christian Leffler.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up