Kubo konsideras siajn rilatojn kun la EU kiel prioritataj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-12-13 10:03:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 13 dec (RHK) La ministro pri eksteraj rilatoj de Kubo, Bruno Rodríguez, asertis ke la ekonomiaj ligoj kun Eŭropo daŭre estos prioritato por la insulo en la konstruo de socialista ekonomio efika kaj daŭripova.

En sia parolado okaze de la subskribo de la Interkonsento de Dialogo Politika kaj Kunlabora inter Havano kaj la Eŭropa Unio, Rodríguez esprimis ke tiu pakto certe kontribuos pliriĉigi historian kaj kulturan rilaton intensan, kaj evoluigi multe pli la politikajn, kulturajn, komercajn, financajn, sciencajn, akademiajn, sportajn kaj kunlaborajn ligojn.

La kuba ministro memorigis ke la Proklamo de Latinameriko kaj Karibio kiel Paca Areo, farita dum kunsido de ŝtatestroj kaj registarestroj de la regiono en la jaro 2014 en Havano, instigas ĉiujn membroŝtatojn de la internacia komunumo, respekti ĝin en siaj rilatoj kun la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibiaj Ŝtatoj, CELAC, kaj aldonis ke “tiel ni traktas la aliajn kaj volas esti same traktataj”.

Tiu estas “la bazo por atingi civilizitan kunvivadon kaj profitdonan inter la nacioj, sendepende de ĝia grandeco, socipolitikaj modeloj kaj evoluniveloj, li asertis.

Rilate al la ligoj de Havano kaj la EU, li memorigis la pretecon de la insulo de antaŭ jardekoj, labori en la negocado de interkonsento kiel tiuj ĵus subskribita.

La ministro atentigis pri la parolado de la kuba prezidento Raúl Castro, kiam li esprimis ke Kubo malfermas al konstruado de nova etapo en la rilatoj inter la EU kaj la insulo, surbaze de respekto  kaj reciprokeco.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up