Inaŭgurita nova fazo de miksa entrepreno Energas.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-01-15 08:11:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La komandanto de la Revolucio kaj vicprezidanto de la ŝtata kaj ministra konsilantaro, Ramiro Valdés Menéndez, inaŭguris la fazon 8 de la kombinita ciklo en la miksa entrepreno Energas, kuba projekto komuna kun la kanada firmao Sherrit.

La vicprezidento trairis la instalaĵojn de la nova investo situanta norde de Havano, en Boca de Jaruco, kiu estis konstruita je kosto de 349 000 dolaroj flanke de la entrepreno Cubapetróleo de la ministerio de energio kaj minoj kune kun la kanada firmao.

Tiu ĉi fabriko altigas ĝis 46% la efikecon en la utiligo de la gaso akompananta, kiu antaŭe estis apenaŭ 29%, kio nun aldonas 150 MW/h al la nacia elektroenergetika sistemo.

La investo estis farita en nur 36 monatoj kun la partopreno de kelkaj entreprenoj kubaj kiuj estis agnoskataj de la investaj partneroj.

Kun tiu ĉi procezo de kombinita ciklo oni transdonas al la lando likvidan energion, je malalta kosto kaj alte fidinda.

Nun la centroj de la projekto Energas de Varadero, Boca de Jaruco kaj Puerto Escondido, ĉiuj en la okcidenta parto de la lando, provizas proksimume 48’ MW/h.

La inaŭguran ceremonion ankaŭ partoprenis David Pathe, prezidanto kaj ekzekutiva direktoro de la kanada kompanio Sherrit Internacia.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up