CIGB-Mariel Bioteknologia Industria Komplekso, la plej moderna tiaspeca inaŭgurita en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-11-02 08:59:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

CIGB Mariel

Havano,  nov 2 (RHK) La CIGB-Mariel Bioteknologia Industria Komplekso, la plej moderna tiaspeca sur la plej granda insulo de Antiloj, estis inaŭgurita ĉi-lunde kun la ĉeesto de la armegeneralo Raúl Castro Ruz kaj la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel.

La eminentulo certigis, ke la institucio, rezulto de la kunlaboro inter la Grupo BioCubaFarma kaj la Centro por Genetika Inĝenierado kaj Bioteknologio (CIGB), estas la unua altteknologia industrio establita en la Mariel Speciala EvoluZono (ZEDM), 45 kilometrojn  okcidente de Havano.

"En la Komplekso, novaj vakcinoj kaj medikamentoj estos esploritaj, evoluigitaj kaj produktitaj por la kuracado de malsanoj, kiuj konsistigas la ĉefajn sanproblemojn en Kubo kaj la mondo", diris la ŝtatestro.

Li aldonis, ke ĝiaj produktadoj inkluzivas traktadojn kontraŭ kancero, diabeto, aŭtoimunaj kaj infektaj malsanoj, cerbovaskulaj malsanoj kaj Kovim-19, inter aliaj.

Tiucele la planto disvolvos nacie produktitajn medikamentojn kiel la vakcinon Abdala, kaj la drogojn Jusvinza, Heberprot-P kaj Heberferon.

"Ankaŭ konsiderata kiel unu el la plej progresintaj tiaspecaj en la regiono, la Komplekso estas rezulto de investo desegnita de kubaj specialistoj kaj inĝenieroj", diris Díaz-Canel.

Siaflanke Eduardo Martínez, prezidanto de la Grupo BioCubaFarma, aldonis, ke la institucio kunigas la novigan pensadon de la historia gvidanto de la Revolucio, Fidel Castro (1926-2016), kun la subteno de la naciaj aŭtoritatoj.

La inaŭguro de la CIGB-Mariel Bioteknologia Industria Komplekso koincidis kun la datrevena lanĉo de la ZEDM por eksterlandaj investoj, megaprojekto de esenca graveco por la lando.

La iniciato, situanta en la okcidenta provinco Artemisa, antaŭenigas eksterlandan rektan investon ekde novembro 2013.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up