La usona sieĝo ne finiĝis, asertis altranga funkciulino de la ministerio pri eksteraj rilatoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-02-03 08:18:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La direktorino de la ĝenerala direkcio pri Usono en la kuba ministerio pri eksteraj rilatoj, Josefina Vidal, reemfazis antaŭ la nacia televido, ke la usona sieĝo kontraŭ la kariba insulo ankoraŭ ne finiĝis.

Demandite de la ĵurnalistino Cristina Escobar, de la televido, Vidal esprimis ke la situacio estas ke uzante siajn kompetentecojn ekzekutivajn, la prezidento de Usono, anoncis grupon de reguloj por modifi la aplikon de kelkaj aspektoj de tiu sieĝo, kaj tiusence, li povis decidi grupon de regulaĵoj, kiuj estis anoncitaj de la departemento de trezoro kaj komerco, por etendigi la vojaĝojn al Kubo, ankaŭ la eblecon sendi monon al familianoj kaj permesi kelkajn komercajn operaciojn, ankoraŭ limigitajn, en sferoj kiel telekomunikado, ekzemple.

Ŝi ankaŭ aldonis, ke “la prezidento ne povas fari kelkajn aferojn, kiel ekzemple, la leĝo malpermesas turismon al Kubo. Ekzistas leĝo de la jaro 2000, la leĝo pri reformo al la komercaj punoj aprobitaj de la kongreso- la sama kiu permesis limigitajn vendojn de nutraĵoj kaj produktoj al Kubo- kiu malpermesis la turismon al Kubo. Tio signifas ke la prezidento ne povas tion ŝanĝi, tio estas, Obama ne povas permesi ke la usonanoj vojaĝu al Kubo libere.”

“Alia elemento malpermesita de la leĝo farita de la Kongreso, kiun la prezidento ne povas modifi, estas la malpermeso por doni kreditojn al Kubo por aĉeti produktojn agrikulturajn. Ti signifas ke Obama ne povas tion ŝanĝi, sed li povus permesi ke aliaj produktoj ne agrikulturaj estu vendataj al Kubo kun kreditoj, tio estas kompetento de la prezidento, kiun li povas rajtigi pere de licencoj kaj ne estas malpermesita de la Kongreso.

Pro tio ni diras, ke la anoncitaj reguloj estas pozitivaj, iras en la korektan direkton, sed ankoraŭ estas limigitaj al reduktita grupo de sferoj, de areoj, kaj ne signifas ke ĉiuj kompetentoj de la prezidento estas elĉerpitaj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up