Cepal: Kubo havis milionajn perdojn kaŭze de la usona sieĝo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-08-05 07:55:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La ekonomika komisiono de UN por Latinameriko kaj Karibio (Cepal) informis ke Kubo malgajnis 117 mil milionojn da dolaroj kaŭze de la altrudata sieĝo ekonomia de Usono dum pli ol 50 jaroj.

La informon transdonis al la informagentejo Prensa Latina, Alicia Bárcena, altranga reprezentanto de tiu internacia organo,  klarigante ke tian kalkulon oni faris en la Ĝenerala Asembleo de UN ĝis la jaro 2014.

Bárcena aldonis ke oni haltigis kelkajn limigojn pri vojaĝoj, sed estas tre forta afero, tial ke ĝi daŭras pli ol duona jarcento kaj tio altigis la financajn kostojn.

La Cepal bedaŭras la ekonomian bremson kiun la usona sieĝo kaŭzis al la insulo, kaj ankoraŭ ne finiĝis; tamen, ŝi antaŭvidis ke je meza kaj longa tempolimo, la restarigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj  kondukos  la insulan  ekonomion al pozitiva teritorio.

Ŝi ankaŭ detaligis ke “estos 11 branĉoj pli aktivaj, kiuj allogos fremdan kapitalon, kiel la agronutrado, biokemio, energioj renovigeblaj, konstruado kaj la nova marhaveno de Mariel funkcipova”.

Nur en la nuna jaro, la ekonomia sektoro de la insulo sukcesis kreski ĝis 4% laŭ la komisiono; dume la kresko de Latinameriko kaj Karibio antaŭvidas kreskon je 0,5% por la jaro. La kuba registaro informis de antaŭnelonge ke la Malneta Interna Produkto kreskis je 4,7% en la unua semestro de la jaro.

Panamo gvidos la regionan ekspansion kun altigo je 6,0% kaj sekvos Antikvo kaj Barbudo kun 5,4%, Dominika Respubliko kaj Nikaragvo, ambaŭ kun 4,8%, indikis Cepal.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up