G-77 por la haltigo de la usona sieĝo kontraŭ Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-10-27 07:00:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La grupo G-77 plus Ĉinio, forumo kiu arigas 134 landojn sudajn, denove rifuzos en la  Ĝenerala Asembleo de UN la usonan sieĝon altrudatan al Kubo, asertis la bolivia ambasadoro, Sacha Llorenti.

En deklaroj al la informagentejo Prensa Latina, la diplomato memorigis ke la venontan mardon tiu multregiona organizo, prezidita ĉi-jare de Bolivio, sciigos sian kondamnan sintenon rilate al la ekonomia, komerca kaj financa sieĝo aplikata de Vaŝingtono dum pli ol 50 jaroj.

La Ĝenerala Asembleo voĉdonos, la 28-an de oktobro, la projekton de rezolucio pri la bezono haltigi la sieĝon, samkiel farite dum la lastaj 22 jaroj; en 2013 la rezolucio ricevis la subtenon de 188 landoj el la 193 membroj de UN.

La ambasadoro memorigis ke en la pintkunsido okazinta pasintjunie en Santa Cruz, Bolivio, pro la 50-a datreveno de la grupo 77 plus Ĉinio, la fina deklaro de la pintkunsido ratifis “la rifuzon de niaj popoloj al la maljusta ekonomia sieĝo altrudata de Usono al la frata popolo de Kubo.”

Laŭ la diplomato, la voĉdonado ne nur estos spaco de kondamno kontraŭ la punoj altrudataj al la insulo, subtenita de 10 usonaj prezidentoj spite al la monda postulo ĝin haltigi.

Tiu tago, li asertis, “la internacia komunumo havos ankaŭ la okazon danki al Kubo pro ties enorma solidareco.”



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up