Kubo kaj Usono: komenciĝos dialogo pri homaj rajtoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-03-30 10:08:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Delegitaroj de Kubo kaj Usono preparas kondiĉojn por morgaŭ, kiam komenciĝos dialogo pri  homaj rajtoj, kadre de la procezo alproksimiĝa anoncita la pasintan 17-an de decembro flanke de la prezidentoj Raúl Castro kaj Barack Obama.

Kvankam multaj temoj kuŝas en la paralela tagordo pri la paŝoj por normaligi la diplomatiajn rilatojn kaj malfermi ambasadejojn en la respektivaj ĉefurboj, tiu ĉi dialogo vekas apartan intereson en ambaŭ landoj kaj en la internacia komunumo, tial ke ĝi estas unu el la plej uzataj temoj de Washington kontraŭ Kubo, raportas la informagentejo Prensa Latina.

Dum jardekoj, sinsekvaj registaroj usonaj, akuzadis Kubon perforti la homajn rajtojn, kion Havano denuncas kiel diskurso celanta pravigi la ekonomian, financan kaj komercan sieĝon altrudatan al la insulo kaj aliajn agresemajn politikojn.

En tiu ĉi kunteksto, la partneroj reiros al la dialogrondo ĉi-marde, ofta scenejo en la lastaj monatoj, de kiam Raúl Castro kaj Obama esprimis en samtempaj paroladoj, la decidon avanci al normaligo de la rilatoj.

Laŭ esprimis la ĝenerala vicdirektoro pri multflankaj aferoj kaj internacia juro de la ministerio pri eksteraj rilatoj, Pedro Luis Pedroso, kiu  prezidas la insulan delegitaron,  Kubo esperas ke la interkonsentita renkontiĝo por tiu ĉi dialogo, okazu en konstrua etoso.

La anoncisto de la ŝtata departemento, Jeff Rathke sciigis al la gazetaro, ke la usonan delegitaron prezidos la sekretario de ŝtato adjunkta por la homaj rajtoj, Tom Malinowski.

“La celo de la kunsido estas diskuti la strukturon kaj metodologion por estontaj konversacioj pri la temo”, li precizigis.

Rathke konsideris ke la interŝanĝo okazonta morgaŭ estas plia elemento pri la avanco de la duflanka dialogo, depost mencii ĵusajn renkontiĝojn rilate al la informaj teknologioj kaj komunikado.

Krome, la aviado, leĝa kaj ordigita migrado, poŝto, maraj areoj protektitaj kaj hidrografio elstaras inter la aferoj de komuna intereso, impulsitaj ekde la pasinta decembro.

De tiam, Kubo kaj Usono okazigis tri dialogajn laborsesiojn, du en Havano kaj unu en Washington, centritaj en la restarigo de la diplomatiaj rilatoj kaj la malfermo de ambasadejoj.

Laŭ ambaŭ partneroj, la kunsidoj de la lastaj tri monatoj okazis kadre de respekto kaj konstrua etoso, sen forgesi la profundajn diferencojn kaj la kompleksan situacion superi jardekojn de distanciĝo.

Kubo emfazas la gravecon forigi la agresemajn agojn malnovdatajn, kies ĉeesto damaĝas la progreson al normalaj rilatoj inter najbaroj, kiel la ekonomia sieĝo, la inkludo de la insulo en listo de impulsantoj de terorismo kaj la stimulo al interna subfosigo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up