Vizitas Kubon la prezidento de Serbio, Tomislav Nikolic.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-05-20 07:06:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kun la celo plifirmigi la reciprokajn ligojn, la prezidento de Serbio, Tomislav Nikolic, plenumas oficialan laborviziton en Kubo, kie oni lin distingis per la ordeno José Martí, la plej alta distingo de la insulo, kaj renkontiĝis  kun la prezidento Raúl Castro en la Palaco de la Revolucio en Havano.

Dum solena ceremonio oni elstarigis la historiajn rilatojn de amikeco ekzistantaj inter ambaŭ landoj kaj la nuna batalo de la serbia popolo por konservi sian sendependecon.

La vizitanto omaĝis la nacian heroon de la insulo, José Martí, deponante florbukedon antaŭ la monumento en la memorialo situanta en la Placo de la Revolucio.

Kiel parto de tiu ĉi vizito, la unua farata de serbia prezidento al la kariba lando, Nikolic vizitis la Centron de Imunologio Molekula CIM, kiu de antaŭ 20 jaroj evoluigas grupon de terapioj kaj terapeŭtikaj strategioj por batali kontraŭ kancero  en Kubo kaj en la tuta mondo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up