Kuba prezidento vizitas projekton de loka disvolviĝo en la komunumo Havano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-10-07 15:44:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  okt 7 (RHC) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel vizitis ĉi-ĵaŭde la lokan disvolvan projekton 'Manoj utilaj por la hejmo', situanta en la komunumo de Guanabacoa, en Havano.

Ĉi tiu projekto disvolvas higienajn kaj purigajn produktojn, inkluzive sapon kaj desinfektaĵojn.

La oficiala Tviter-konto de la Prezidanteco reliefigis la viziton de Díaz-Canel al tiu centro de la ĉefurbo, kaj memorigis la gravecon atingi pli grandan produktivan ĉenon por la landa ekonomio.

Antaŭe la kuba altrangulo vizitis la sidejon de "Projekto Kolomboj", aŭdvida produktejo, kiu antaŭenigas seksan egalecon kaj socian inkluzivon per siaj materialoj.

Díaz-Canel rekonis ĉi tiun iniciaton dediĉitan de jaroj "registri vivajn rakontojn, kiuj ne ĉiam havas la necesan reklamadon en la amaskomunikiloj", diras alia tvito de la Prezidanteco.

La Projekto Kolomboj, estrita de la artistino, dokumenta filmistino  Lizette Vila, aperis en junio 2002, kaj konsistas el kunlaborantoj kaj homoj de bona volo.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up