Prezidento de Kubo vizitas kvartalon en Havano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-09-02 19:22:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

foto. Díaz-Canel vizitas havanan kvartalon La Federal

Havano,  sep 2 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, vizitis ĉi-vendredon la kvartalon La Federal, en la havana municipo Guanabacoa, por kontroli la transformojn tie evoluantajn.

En sia tvitera konto, la Prezidanteco informas, ke en ĉi tiu komunumo de 800 loĝantoj, la prezidento emfazis la neceson ligi la pli ol 250 senlaborulojn al laboro kaj utiligi ĉiujn kultiveblajn areojn por produkti manĝaĵojn.

Díaz-Canel atentigis, ke ĉio transformita en tiu teritorio devas esti prizorgata, inkluzive de konstruado de magazeno, panejo, ludejo kaj sportejo.

En La Federal ankaŭ la vojoj estis plibonigitaj, esencaj servoj por la komunumo estis pliproksimigitaj, hejmoj estas leĝigitaj kaj provizolibroj estas liveritaj, diras la Prezidanteco, aldonante, ke la najbaroj petas vendopunkton de likva gaso.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up