Díaz-Canel en Parizo: ĉiu solvo devas ankaŭ elimini malriĉecon.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-12-01 08:30:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La unua vicprezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, asertis en la pintkunsido pri klimata ŝanĝiĝo ke solvo por alfronti la tutgloban varmiĝon devas inkluzivi la eliminon de la malriĉeco kaj impulsi internacian ekonomian ordon pli justan kaj egalrajtan.

En sia parolado, li emfazis ke la interkonsento de Parizo devas  enhavi firman promeson tutmondan por redukti la emisiadon de poluaj gasoj surbaze de la principo de komunaj respondecoj, sed diferencigitaj, kaj la starigon de renovigita kadro de internacia kunlaboro kiu certigu la proviziadon kaj kreskigon de la rimedoj kaj transdonon de teknologioj por ke la evolulandoj ankaŭ povu plenumi la interkonsentojn.

Díaz-Canel memorigis la paroladon de la historia gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro, kiam en la pintkunsido de Rio de Ĵanejro de antaŭ 23 jaroj atentigis pri tiu ĉi temo ke “grava biologia specio riskas malaperi pro la rapida kaj progresema elimino de ties naturaj vivkondiĉoj: la homo”.

Jam tiam Fidel klarigis ke la sola reala kaj justa solvo devus fonti el la modifo de la modeloj de produktado kaj konsumo estiĝintaj el la malnovaj metropoloj koloniaj, de imperiaj politikoj kiuj estigis malevoluon kaj malriĉecon por la plimulto el la homaro, kaj krom tio, bezonatas starigi  internacian ordon pli justan kaj egalrajtan.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up