Díaz-Canel: efikeco devas regi en ĉiuj taskoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-19 13:32:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 19 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel prezidis kunsidon pri la situacio de la batalo kontraŭ la pandemio en Havano. La kunsido estas la unua el aro da renkontiĝoj okazontaj en ĉiuj provincoj de la lando kaj la speciala municipo Insulo de Junularo kun la superaj aŭtoritatuloj de la registaro kaj la partio de ĉiuj teritorioj.

La kunsidon gvidis la ĉefministro, Manuel Marrero kaj ĝin partoprenis la dua sekretario de la centra komitato de la komunista partio, José Ramón Machado Ventura kaj la vicprezidento de la respubliko, Salvadro Valdés Mesa. 

La ĉefa celo estis informiĝi pri la adoptitaj regulaĵoj en la ĉefurbo por alfronti la novan reaperon de la Covid-19 kaj la situacion rilate al starigo de la monordigo entreprenita, kun aparta emfazo pri la malkontentoj de la loĝantaro.

Oni ankaŭ analizis la agojn farataj por garantii la bezonojn pri nutraĵoj, samkiel la batalo kontraŭ la akaparemulojn kaj la decidojn por daŭripovo de tiuj agadoj.

La prezidento emfazis ke la jaro 2020 estis tre forta, kaj tio estis ligita, esence, al ĉiuj limigoj de la ekonomio kaŭze de la fortigo de la usonaj punreguloj rilate al la ekonomia sieĝo, kaj aldone, aperis la pandemio. Ankaŭ estis jaro de multa lernado kaj kresko, li aldonis.

Li asertis ke la “unuaj tagoj de 2021 neniel estis facilaj”, kaj emfazis ke ni devas vidi kiel, saĝe kaj per propraj klopodoj, organizite, kaj sen burokrataĵoj kaj prokrastroj, ni plu avancas kaj produndigas pri ĉiuj elementoj de la ekonomio.

Post debati raporton prezentitan de la guberniestro de Havano, Reynaldo García Zapata, la ŝtatestro difinis la situacion kiel altriska epidemiologie, kaj ties ĉefaj kaŭzoj estas en la maldisciplinoj estiĝintaj pro la vojaĝintoj; la festoj dum la jarfino; problemoj organiztoj rilata al la procezoj mastrumitaj kaj ne plenumo de la strikta izoligzo, perfortante la starigitajn  procedurojn de la sanitara kontrolo internacia. 

Kun la Covid-19, li memorigis, oni ne povas perdi tempon, ĉar la homoj facile komplikiĝas, kaj la vivo demonstris ke kiam oni ne havas korektan percepton pri la riskoj, kiam ni kontentiĝas iomete, tiam reaperas la malsano.

Pri la monordigo nun okazanta, la prezidento esprimis ke, krom ordigi kaj travidebligi la ekonomion, la nuna procezo donas pli da eblecoj al la entreprena sektoro por ke vere iĝu la ekonomia rolanto bezonata, sed ankaŭ devas pliboniĝi la rilato salajro-prezo, kio ne ankoraŭ ne povis esti perceptata  de la civitanaro.

Li atentigis pri la bezono daŭre atenti ĉiujn paŝojn de tiu ĉi procezo, kaj komentis kelkajn distordojn okazintajn en la unuaj tagoj pro la logika alĝustiĝo, sed oni devas tion solvi en la plej mallonga tempo ebla kaj tiel favorigi al avanco  de la monordigo kongrue kun la desegno farita.

“Tiu ĉi estas politika procezo, kaj estas unu el la politikaj kaj ekonomik-financaj procezoj plej vastaj kaj gravaj entreprenitaj de la kuba revolucio”, li asertis.

Tial, la penso kiu devas regi en ĉio farota pri tiu ĉi monordigo estas la efikeco, li precizigis.

Oni ankaŭ analizis la produktadon de nutraĵoj, prioritata temo, kiu estas inter la ĉefaj malkontentoj de la loĝantaro.

La prezidento insistis ke ĉiuj agadoj devas defendi ĉiun hektaron plantitan, la manieron ĝin rikolti, la distribuadon por ke ĝi atingu la homojn, kaj aldonis ke oni devas scii kiom multe devas kreski la disponeblecon de la plantejoj.

Antaŭ la pluraj defioj, kiu difinas la nuna scenejon travivatan de la insulo, la prezidento pritaksi, kiel tuja bezono, “batali por doni la respondon taŭgan al la bezonoj de la lando kaj la Revolucio”. Li aldonis ke ĉi tie ne estas spaco por malvenko.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up