Alvokas Díaz-Canel elimini obstaklojn kaj burokrataĵojn en la ekonomia ordigo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-22 11:45:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ŝtata laborkunsido en la okcidenta provinco  Artemisa.

Artemisa, jan 22 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel prezidis laborkunsidon en la  okcidentaj provincoj Pinar del Rio kaj Artemisa  kun la ĉefaj aŭtoritatuloj de la teritorio, kie li alvokis ĉiujn elimini formalismojn, eviti obstaklojn kaj burokrataĵojn, labori saĝe kaj rapide, kiel antaŭkondiĉo por alfronti efike la Ordigan Taskon.

La kuba ŝtatestro klarigis ke la profunda procezo komencita la 1-an de januaro ĉi-jara stimulas la produktivecon, la rendimenton, distingas tiujn, kiuj pli kontribuas kaj produktas rilate salajron.  

La prezidento esprimis ke rilate tiun ĉi taskon okazis ne bona apliko de grupo da elementoj, kaj tial li iniciatis tiun ĉi laborkunsidojn tra la tuta lando.

Oni elstarigis kiel pozitivan sekvon, ke dum la nuna monato konsiderinde kreskis la laborpetoj en la diversaj laboroficejoj.

Li insistis pri tio ke “oni devas kompreni la esencon de tiu ĉi tasko kaj ĝiaj sekvoj kaj kial ni devas ĝin defendi”.
Aliaj temoj traktitaj estis la produktado de nutraĵoj, frontado al akaparemuloj kaj aliaj, kiuj volas profiti el la nuna situacio plus la regulaĵoj adoptitaj por bremsi la epidemion de la Covid-19.

La prezidento emfazis ke temas pri vitala tasko kaj ni devas ĝin impulsi je loka nivelo kun la kondiĉoj de ĉiu teritorio.

La ĉefministro, Manuel Marrero, parolis pri la rolo de la intendantoj por impulsi la lokan evoluon.

La ŝtatestro avertis ke la nivelo de valutenspezoj de la lando ene de la kompleksa scenejo pro la pandemio, ne permesas aĉeti pli da brulaĵoj, fekundigaĵoj kaj aliaj por la agrikulturo, tial ni devas esti kapablaj produkti sciante ke la rendimentoj ne estos la samaj. Do, ni devas  semi, planti  kaj kultivi pli, apliki bioproduktojn, sciencon kaj novigadon.

Specialan atenton li donis al la epidemiologia situacio de la provinco, kiel oni laboras ĉiutage, pri la nombro de testoj PCR, la kapacitoj disponeblaj en hospitaloj kaj pri la maniero labori rilate la kontaktojn, suspektemajn kaj familiojn, kiuj akceptis vizitantojn el eksterlando.

Li insistis pri tio ke la lando demonstris sian kapablon kontroli la epidemion, sed ankaŭ ke kontentiĝo provokis reaperon de la epidemio. 

Tial ni devas profundigi la agadojn por pli da respondeco kaj por pli efika batalo kontraŭ la malsano.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up