Kubo kaj Usono subskribos interkonsentojn por regulaj flugoj rektaj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-12-17 08:11:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La registaroj de Kubo kaj Usono baldaŭ konkretigos interkonsenton por restarigi la komercajn flugojn regulajn kaj rektajn inter la du landoj, anoncis Josefina Vidal Ferreiro, direktorino  pri Usono de la kuba ministerio pri eksteraj rilatoj.

La diplomato esprimis dum gazetara konferenco en Havano, ke ekde la pasinta 14-a de decembro, delegitaroj de ambaŭ landoj “interŝanĝas  en Washintong pri temoj rilataj al la civila aviado kaj atingis gravajn progresojn en la negocado”.

Oni laboris en la preparo de memorando interkomprena pri la evoluigo de la komercaj flugoj inter Kubo kaj Usono kaj tre baldaŭ ili estos pretaj diskonigi anoncon pri bazaj interkonsentoj pri tiu ĉi temo, asertis Vidal.

Tiurilate ŝi esprimis ke ambaŭ registaroj finpreparas loĝistikajn kaj operaciajn detalojn por ekomenci la flugojn por transporti la poŝtaĵojn rekte inter Kubo kaj Usono, interkonsento subskribita pasintsemajne en Miami, kiu starigis la funkciigon de eksperimenta plano, “kiu estontece povus transformiĝi en konstantan programon”, ŝi emfazis.

Farante bilancon pri la pasinta jaro ekde la anoncoj de la prezidentoj Raúl Castro kaj Barack Obama, la 17-an de decembro 2014, kiu markis la formalan komencon de la procezo por avanci al normaligo de rilatoj, la funkciulino esprimis ke oni atingis signifajn progresojn kiuj starigas la diferencon en la reciprokaj rilatoj.

Ŝi antaŭsciigis, sen multaj detaloj, ke la registaroj laboras je nivelo de malnetoj ankoraŭ, projekton por komuna aranĝo pri estonta kunlaboro kontraŭ la narkottrafikado.

Ŝi agnoskis antaŭ la loka kaj internacia gazetaro, ke ĉio ĝis nun atingita eblis danke al la profesia kaj respektema dialogo inter la du landoj, surbaze de egaleco kaj reciprokeco.

Tame, ŝi bedaŭris, ke en la sfero ekonomia kaj komerca ne avanciĝis multe ĉi jare, kun malmulte videblaj rezultoj, per la subskribo de nur du kontraktoj por servoj inter ETECSA kaj telekomunikaj kompanioj de Usono.

La diplomato asertis ke la usona sieĝo kontraŭ Kubo estas la ĉefa kaŭzo de la malmultaj progresoj en la ekonomia kaj komerca branĉoj.

Demandite pri ebla vizito de la prezidento Obama al Kubo, ŝi respondis ke “ni bonvenigos lin, sed Kubo ne negocos temojn de interna politiko por favori tiaspecan viziton, ĉar ni ne petus al Usono ŝanĝiĝi por dialogi kun Kubo”.

Vidal konfirmis ke la normaligo de rilatoj inter Kubo kaj Usono alvenos la tagon kiam ili eliminu la sieĝon, la programojn celantajn puŝi ŝanĝojn internajn en la insulo, la kontraŭleĝan okupacion de la teritorio en Guantánamo, la kontraŭleĝajn transmisiadojn per radio kaj televido, kaj transformu la migran politikon favordonan al la kubaj civitanoj, kio stimulas la eksterleĝan, malsekuran kaj malordan elmigradon.

Ŝi aldonis ke spite al la diferencoj ekzistantaj, pli bonaj rilatoj alportos bonfarojn por la du landoj kaj popoloj; “ni pensas en vero, ke modelo de civilizita kunekzisto estos la plej bona kontribuo kiun ni povus lasi al la nunaj kaj estontaj generacioj de Kubo kaj Usono kaj al la regiono entute”.

Ni daŭre laboros kiel ĝis nun por avanci en la proksimiĝo kun la registaro de Usono kaj en la konstruado de nova rilato kun tiu lando, ŝi finis.

 

 

 

 

 

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up