La usona gazetaro reeĥas pri la fleksigaj reguloj de Usono rilate al Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-01-27 07:45:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La novaj reguloj de la Blanka Domo rilate al Kubo, kiu ekfunkcios ekde hodiaŭ, ebligas fari kreditojn kaj fleksigas la vojaĝojn de usonanoj al la kariba insulo, kvankam neniel forigas la sieĝon ekonomian, komercan kaj financan.

La reguloj estis anoncitaj kune de la oficejo pri kontrolo de eksterlandaj aktivoj (OFAC) de la departemento de trezoro kaj sekureco de la departemento de komerco.

La gazetoj USA Today, The New York Times, la ĉefaj televidaj ĉenoj kaj aliaj amaskomunikiloj reeĥis pri la novaĵo kaj elstarigis ties sekvojn en la estonteco de la reciprokaj rilatoj.

James Williams, prezidanto de la organizaĵo Engage Cuba, promocianto de la forigo de la unuflankaj punoj kontraŭ Havano, esprimis sian kontenton pro la decidoj de la usonaj aŭtoritatuloj.

“Jam estas tempo ke la Kongreso eliminu la embargon (sieĝon), politiko kiu estis enorma fiasko dum 50 jaroj”, esprimis Williams.

Laŭ opinio de la spertuloj, la decidoj iras sur la korekta vojo, sed samtempe estas nesufica kaj evidentigas ke Obama havas la kompetentecon por elimini gravajn elementojn de la kontraŭkubaj punoj, kvankam la Kongreso estas la sola kiu povas forigi la sieĝon.

La reguloj rajtigas la transdonon de kreditoj al Kubo por pagi specifajn eksportaĵojn, escepte de agrikulturaj produktoj- ekde Usono, sed samtempe lasas same valida la malpermeson al la insulo uzi la dolaron en internaciaj transakcioj.

La reguloj ampleksigas la eblecojn  vojaĝi al Kubo por tiuj kiuj operacias aŭ donas servojn en ŝipoj kaj aviadiloj, kio kongruas kun la ĵusaj interkonsentoj inter ambaŭ landoj por restarigi komercajn flugojn.

Sed la  reguloj evidentigas esencan celon de la usona politiko, tio estas, per novaj metodoj klopodi ŝanĝi la socipolitikan sistemon de la insulo, kio estis malebla dum pli ol 50 jaroj per strategio kiun ili mem agnoskis kiel fiaska.

Tamen, la reguloj stimulas al tiuj kiuj esperas ke Obama uzu siajn kompetentecojn ekzekutikvajn kaj forigu la plejmulton de limigoj kiuj malpermesas plibonigi la rilatojn inter ambaŭ landoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up