Scienco favore al sano: kongresoj de angiologio kaj vaskula kirurgio

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-11-04 09:32:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 4 nov (ACN-RHK) Laŭ esprimis la doktoro kaj profesoro Valente Guerrero, de Meksiko, prezidanto de la Latinamerika Asocio de Vaskula Kirurgio kaj Angiologio (ALCVA), Kubo estas avangarda en la traktado de la diabeta piedo per la uzo de la medikamento Heberprot-P.

En deklaro al la nacia informagentejo (ACN) Guerrero elstarigis la bonaĵojn de tiu medikamento, unika siatipe en la mondo, kreita de la centro pri genetika inĝenierado kaj bioteknologio (CIGB) kaj registrita en pli ol 20 landoj.

Laŭ la spertuloj de la CIGB, la medikamento injektebla, estas aplikita al preskaŭ 250 mil pacientoj de pli ol 20 landoj, el ili pli ol 55 mil kubanoj kiuj suferas ulcerojn en alta fazo, kies rezultoj estis tre pozitivaj.

La prezidanto de la ALCVA klarigis ke en Meksiko ili ankaŭ uzas la terapion kun la Heberprot-P kun tre bonaj rezultoj, ĉar ĝi akcelas la cikatriĝon de la lezoj kaj influas tre signife en la risko-reduktiĝo je amputado de la malsupraj membroj en 78% de la kazoj.

La kuba medikamento Heberprot-P havas patenton premiitan kun Ora Medalo flanke de la Monda Organizo de Intelekta Propraĵo kaj havas la novecon alporti terapeŭtan solvon por tiu malsano, kiu ĝis la momento de ĝia apero ne havis efikajn eblecojn por kurac-traktado.

Guerrero ĉeestas la XXXI-a Latinamerikan Kongreson de tiu branĉo kaj la X-an Karibian Kongreson de angiologio kaj vaskula kirurgio, kiuj finiĝas hodiaŭ en la internacia centro de sano La Pradera, kun partopreno de pli ol 200 delegitoj el preskaŭ 20 landoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up