Venezuelo okazigas mondan forumon parlamentan kontraŭ faŝismo

Edited by Maritza Gutiérrez González
2024-11-04 15:57:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bildo: PL

Havano, nov 4 (RHK)  Pli ol 300 leĝdonantoj partoprenas en la Kontraŭfaŝisma Monda Parlamenta Forumo en Venezuelo.

Temoj kiel Ŝtata suvereneco kaj la batalo kontraŭ faŝismo estos diskutitaj.

Parlamentanoj el 70 landoj renkontiĝos en La Carlota, Ŝtato Miranda,   por debati blokadon, homajn rajtojn kaj parlamentan pacan diplomation. Ankaŭ estos kreitaj laborgrupoj pri temoj kiel sociaj retoj, imperiismo, kaj la organizo de la kontraŭfaŝisma internacio.

Ĝi klopodos establi Internacian Kontraŭfaŝisman Parlamentan Reton kaj antaŭenigi la defendon de la suvereneco kaj sendependeco de Venezuelo.

La evento inkluzivos Kontraŭfaŝisman Tribunon kaj Kulturan Itineron tra Karakaso, krom trakti la malstabiligajn planojn de la ekstrema dekstro subtenita de Usono en la lando.


Fonto: PL

 



Commentaries


MAKE A COMMENT
All fields required
NOT TO BE PUBLISHED
captcha challenge
up