La III-a renkontiĝo monda de solidareco al Kubo efektiviĝos de la 27-a ĝis la 31-a de oktobro en Havano kun pli ol 3 mil 500 partoprenantoj el Azio, Afriko, Mezoriento, Usono, Latinameriko kaj Eŭropo.
La programo inkluzivigos spertointerŝanĝon inter parlamentanoj, prelegojn rilate la aktualiĝon de la insula ekonomia modelo kaj pilgrimadon tra la havana moleo la 28-an de oktobro kun floroj omaĝe al la komandanto Camilo Cienfuegos okaze de la 55-a jaro de lia fizika foresto.
Aliaj aranĝoj estos distingo pro solidara agado al diversaj elstaruloj kaj la kolokvo favore al liberigo de la kubaj kontraŭteroristaj batalantoj maljuste enkarcerigitaj en Usono.
La prezidantino de la kuba instituto de amikeco al la popoloj, Kenia Serrano, komentis ke al tiu ĉi evento estas ligitaj reprezentantoj de sociaj organizoj, kiuj konas la signifon de la renkontiĝo en la kariba insulo por konfirmi la batalon por la paco, integriĝo kaj unueco valorplena de la homa specio.
Related Articles
Commentaries
MAKE A COMMENT
All fields requiredMore Views
- 100th birth anniversary of African-American leader Malcolm X celebrated
- Cuban biotechnology will benefit more peoples
- Cuban tobacco prevents another usurpation
- Tunisian filmmaker to direct film on martyrdom of Palestinian girl Hind Rajab
- Israel launches Operation Gideon's Chariots offensive to seize Gaza territory