
Havano, maj 10 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, finis sian oficialan viziton al la Rusa Federacio ĉi-vendrede.
"Ni revenas al la Patrujo, kun adiaŭo al Rusio, kie ni travivis tagojn da intensaj emocioj kaj promesplena dialogo", diris la prezidento el sia X-konto.
"Niaj amikoj ne estas indiferentaj pri nia financa situacio, kaj ni diskutis pri ĝi dum la vizito", li klarigis.
"Rusio venkis faŝismon. Kubo venkos la blokadon", asertis la ŝtatestro.
Sur la sama socia reto, Díaz-Canel priskribis la militan paradon memore al la 80-a datreveno de la Venko super faŝismo en Moskvo kiel imponan.
"Estas honoro kunhavigi la platformon kun herooj de la Granda Patruja Milito, la kuraĝaj homoj de Rusio, ĝia prezidento, Vladimir Putin, kaj aliaj mondaj gvidantoj," li diris.
Krome, dumtage, la kuba prezidento faris amikan kunvenon kun Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidento de tiu azia nacio.
Dum la interparolo ili reviziis la bonegan staton de la rilatoj inter la du partioj kaj registaroj kaj interkonsentis pri manieroj plifortigi ilin, okaze de la 65-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj.
Fonto: ACN