Hejmo ĈiujInternaciaBaldaŭ okazos la 59-a ILEI-Kongreso en Zaozhuang, Ĉinio

Baldaŭ okazos la 59-a ILEI-Kongreso en Zaozhuang, Ĉinio

de Maritza Gutiérrez González
Alessandra Madella salutas nome de ILEI en japana-korea kongreso

Intervjuo kun Alessandra Madella

 de Pietro Fiocchi

“…ĉiuj el niaj studentoj komprenas, ke ili havis tre specialan kaj vere unikan sperton, dank’ al kiu ili lernis multon, ne nur en la klasĉambro

 Ĉu vi povus rakonti memorindan ekzemplon el via sperto, kiel Esperanto helpis superi kulturan baron aŭ kreis signifan internacian rilaton?

 Kiel  Ariadna García Gutiérrez de Radio Habana Cuba, mi estas membro de la Komisiono por Virina Agado de UEA, kiu ekis en Majo 2024. En la sama tago de nia fondo (aŭ re-fondo, ĉar io simila jam ekzistis en la sepdekaj jaroj, sub la gvido de Anna Löwenstein), ni aprobis la unuan agadon. Mi proponis kunverki rondirantan rakonton por virinoj, nomatan “Pri Viroj kaj Kunikloj”.

La tuto havis striktajn regulojn: nur virinoj povis verki, ne pli ol 5 frazojn por unu fojo, kaj oni devis atendi almenau du semajnojn por povi verki denove. Finfine la kunverkado de la rakonto daŭris preskaŭ du jarojn (ĝis Februaro 2026), por detektiv-rakonto de 36 paĝoj. Sed en ĝi partoprenis 56 virinoj el 15 landoj de 5 kontinentoj (Afriko, Ameriko, Aŭstralio, Azio kaj Eŭropo).

Tia kunverkado estas tre interesa sperto, ĉar vi neniam scias tion, kio okazos poste, kiel viaj frazoj estos komprenataj kaj kio povas naskiĝi el ili. Vi vere lernas multon, vidante kiel homoj reagas al potenciale konfliktoplenaj situacioj ridante aŭ respondas al potencialaj ĥaosaj situacioj superrigarde kaj logike.

Vi komprenas, ke iuj preferas la sekuran surfacon, dum aliaj volas esplori la abismojn aŭ pli tiklajn temojn. Precipe vi komprenas, ke ambaŭ aliroj bonas. Kune ni faris tre belan laboron pri “Pri Viroj kaj Kunikloj” kaj ILEI, la Internacia Ligon de Esperantistaj Instruistoj, eldonos ĝin kun la nomoj de ĉiuj aŭtorinoj.

Unu el ili, Maria Giardino el Italio, bedaŭrinde jam forpasis kaj ni volas dediĉi la volumon al ŝi.

 Nun, pri la venonta Kongreso de ILEI…                                     

Kiom grava estas, ke oni aranĝu tiun ĉi kongreson en Ĉinio, precize en Zaozhuang, kie vi loĝas                           kaj entuziasme laboras jam plurajn jarojn?

 Zaozhuang estas speciala loko, ĉar dum multe da jaroj ĉinaj kaj internaciaj esperantistoj plantis multe da semoj, ankaŭ dank’ al la granda laboro de S-ro Semio—kiu ŝerce diras pri si mem, ke li estas la “lando de semoj”.

Du plantoj floris ĉe Zaozhuang-a Universitato. Unu estas la Esperanto-Muzeo, kiu estas surface la plej granda en Azio kaj kiu montra la rilatojn inter Esperanto kaj la historio de Komunisma Ĉinio. Vi bone scias tion, ĉar vi mem ĉeestis dum sia fonda cermonio, kara Pietro.

La dua grava semo, kiu floris, estas la kvarjara Esperanta fako, kiu jam estis vokata trifoje. Miaj studentoj estas nur verkantaj siajn diplomlaboraĵojn, plejmulte pri diversaj flankoj de la temo de Esperanta ĵurnalismo.

Dume, ankaŭ studentoj de scienco kaj teknologio lernas Esperanton ĉe Zaozhuang-a Universitato kiel duan lingvon en elektebla kurso kaj ekzistas forta studenta Esperanto-klubo, kiu partoprenas en la varbadaj eventoj kaj kelkfoje mem organizas lingvo-kurson.

Dank’ al la varbado por la kongreso de ILEI, ni povas ofte iri prezenti Esperanton al proksimaj –kaj eĉ  plur-hore malproksimaj- mezlernejoj, kies instruistoj kaj estroj ĉiam tre varme bonvenigas nin.

Certe tiu aĝo estas la plej bona por prezenti Esperanton kiel idealan lingvon, kiu ebligas rilatojn kun la tuta mondo. Espereble tiuj semoj longe restos, eĉ post la kongreso, kaj daŭre verdigos Zaozhuang en la venontaj jardekoj.

 Ĉu estas iuj specifaj celoj, kiujn vi esperas ke la Kongreso donos, precize rilate al kunlaboro inter ĉinaj kaj alilandaj edukistoj aŭ Esperanto parolantoj?

 Certe la Kongreso multe helpos la videblecon de la Esperanto-Muzeo kaj de la Universitataj klopodoj rilate al Esperanto. Pro tio ni elektis la duoblan temon “Eduki profesiajn esperantistojn kaj protekti Esperanto-kulturon”. Espereble la internacia atento pri tiu evento povos helpi Esperanton radikiĝi ankoraŭ pli en Zaozhuang.

Mi persone havas grandajn esperojn pri la Simpozio “Plialtigi lingvan konscion”, kiun mi organizis kaj kiu vidos la partoprenon de 24 profesoroj kaj doktoroj el 15 landoj.

Mi esperas, ke ne-esperantistaj profesoroj komprenos, ke Esperanto vere funkcias ankaŭ por diskuti pri fakaj temoj kaj ke esperantistaj profesoroj povos funde esplori kune novigajn temojn, kiel la lernofaciligon de Esperanto en interfaka perspektivo.

Tre interesa kontribuo tiusence estas la 3 artikoloj, kiujn la rusa profesorino Ekaterina V. Bebenina verkis por la lastaj tri numeroj de Internacia Pedagogia Revuo, la organo de ILEI. Mi kredas, ke tiu ankoraŭ ne tiom esplorita flanko iĝos tre grava en la Esperanta pedagogio en la estonto.

Lecionoj de esperanto al studentaj kluboj

Lecionoj de esperanto al studentaj kluboj

Ĉu vi vidas kreskantan intereson pri Esperanto inter pli junaj generacioj? Kaj ĝenerale kiel oni povus daŭre            interesigi ilin pri la Internacia Lingvo?

 Mi pensas, ke la junaj generacioj povas interesiĝi pri Esperanto kiel ludo kaj ankaŭ pri la interkultura parto de justa komunikado.

Al la studentoj de Zaozhuang-a Universitato Esperanto donis la ŝancon lerni lingvojn en pli malgranda klaso, kompare kun siaj samaĝuloj, renkonti multe da eksterlandanoj, korespondi kun alilandaj samaĝuloj kaj partopreni en internaciaj kongresoj kun la rolo reprezenti la Universitaton. Ili lernis multon de tio.

Verŝajne tre malmultaj sukcesos labori rilate al Esperanto—tio estas ĉiam la granda problemo por allogi junulojn de universitata aĝo, ĉar la socia premo tuj trovi bonan laboron komencas esti granda.

Sed mi opinias, ke ĉiuj el niaj studentoj komprenas, ke ili havis tre specialan kaj vere unikan sperton, dank’ al kiu ili lernis multon, ne nur en la klasĉambro. Krome, ili ĉiuj estas tre bonaj amikoj kaj lernis helpi unu la alian ekde la komenco. Tiu rilato certe restos dum la vivo.

 Fine, kian mesaĝon vi volus doni el Radio Havana Cuba al la tutmonda komunumo de lingvoj‑instruistoj kaj lernantoj atendante la Kongreson?

 Mi esperas, ke multe da homoj sekvos niajn kongresajn laborojn kaj montros, ke estas vere internacia komunumo de esperantistoj malantaŭ la lingvo, kiu povas esti platformo de interŝanĝo de edukaj spertoj kaj de komuna kresko.

 

La Intervjuita:

Alessandra Madella, el Parmo, Italio, studis Japanan Literaturon ĉe la Universitato Ca’ Foscari de Venecio kaj la Universitato de Tokio. Ŝi doktoriĝis pri Komunikaj Studoj (Retoriko) ĉe la Universitato de Iowa en Usono kun disertacio pri la retoriko de teknologio en la filmo Hiroshima mon amour (https://doi.org/10.17077/etd.wi16o8og).

Ŝi instruis Mondan Kinhistorion kaj Esperanton ĉe la Artkolegio de Kunming kaj estas nun profesoro de la Esperanta fako ĉe Zaozhuang-a Universitato en Ĉinio.

Ŝi estas la vic-prezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), aǔtoris la libron Esperanto: Facile lernebla kaj helpo en la studo de aliaj lingvoj (Edistudio, 2023, ankaǔ en la itala) kaj redaktis la Aktojn de la Simpozioj de ILEI 2022-23 (Edistudio, 2024).

Ŝi ankaŭ realigis la animacion La aventuroj de Saĝa Steleto kaj de la Mirinda Teamo (https://youtu.be/4mYkdHdyTfQ?si=AuTSvGs-08z6ZD7Q).

 

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content