Pintkunveno de la G77 kaj Ĉinio en Havano: survoje al la Cop28 kaj la pintkunvenon de la CDE-oj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-08-31 09:07:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: @PedroPedrosoC

Havano, aŭg 31 (RHK) La ambasadoro kaj speciala reprezentanto por kunordigi la kuban prezidantecon de la G77 kaj Ĉinio, Pedro Luis Pedroso raportis en la socia reto X, ke li okazigis kunvenon kun ambasadoroj de la Grupo por ĝisdatigo pri la pintkunveno de ŝtatestroj kaj registaroj, kiu faros okazos la 15-an kaj 16-an de septembro en la Havana Kongresejo kun la devizo: «La nunaj defioj de evoluo. Rolo de scienco, teknologio kaj novigo».

Ambasadoro Pedro Luis Pedroso, ripetis en la menciita socia reto, ke kiel prezidanto de la G77 kaj Ĉinio, Kubo esperas, ke la Havana Pintkunveno kontribuu al plifortigo de la voĉo de la Grupo fronte al la interregistaraj intertraktadaj procezoj, kiuj efektiviĝas kun vido al la pintkunveno pri la Celoj por Daŭripova Evoluo (CDE) okazonta la 18-an kaj 19-an de septembro en Novjorko kaj la estonta pintkunveno planita por septembro 2024, ambaŭ eventoj, celantaj projekcii estontecon de paco kaj daŭripova evoluo por la popoloj de la tutmonda sudo.

Rimarkindas, ke la pasintan majon, la konstantaj reprezentantoj de la grupo kunvenis en Novjorko por revizii la labortagordon montritan kaj plani estontajn agojn efektivigotajn per tiu ĉi interkonsent-mekanismo.

La partoprenantoj emfazis la aktivadon kaj sindevontigon de Kubo al la interesoj kaj prioritatoj de evolulandoj. Ĉi tiu interŝanĝo, gvidata ankaŭ de la speciala reprezentanto, Ambasadoro Pedro Luis Pedroso, estis favora spaco por prezenti la ĉefajn prioritatojn de la prezidanteco en tiu periodo, kiu emfazis la preparojn por la pintkunveno de UN-CDE.

La G77 kaj Ĉinio, kreitaj en junio 1964, estas la plej granda kaj plej diversa konsulta grupo en la plurflanka sfero, kun 134 membroŝtatoj kiuj reprezentas du trionojn de la UN-membreco kaj 80% de la monda loĝantaro.

La havanan pintkunvenon gastigas la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, kiu unuafoje supozis la prezidantecon de la grupo nome de la insulo en ceremonio okazinta en la sidejo de UN en Novjorko.

Kubo ludis aktivan rolon en la G77 kaj Ĉinio ekde sia aliĝo en 1971. Inter la ĉefaj kontribuoj estas la akcelo de suda-suda kunlaboro, kiel maniero por justa disvolviĝo inter landoj.

Kiel esprimis kuba prezidento Miguel Díaz-Canel en la lastatempa pintkunveno de Brics en Sud-Afriko, pri klimata ŝanĝo, ambaŭ grupoj laboris kunordigante agojn por antaŭenigi la efektivigon de la Kadra Konvencio kaj la Pariza Interkonsento, antaŭ la Cop 28, precipe la ampleksa tutmonda taksa ekzerco, la funkciado de la Fonduso por Perdo kaj Damaĝo, la difino de la kadro por la adaptiga celo kaj la starigo de la nova klimata financa celo.

Antaŭeniras preparoj por la Pintkunveno de G77 kaj Ĉinio okazonta en Havano la 15-an kaj 16-an de septembro, spaco kiu plifortigos la voĉon de la Grupo konsiderante la pintkunvenon pri la CDE, Cop28 kaj la Pintkunveno de Estonteco de UN.

Kun la devizo «La nunaj defioj de evoluo. Rolo de scienco, teknologio kaj novigo, la pintkonferenco de Havano alprenos politikan Deklaracion fokusitan al praktikaj agoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up