La kuba domo de parfumoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-19 09:05:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La komencoj de la parfumado retroiras ĝis la ŝtona aĝo kiam la homoj brulis lignojn kaj aromatikajn rezinojn por plezurigi siajn diojn.

La eŭropaj parfumoj alvenis al Havano en la XVII-a jarcento, kaj unu jaron poste la parizaj domoj kreis filiojn en Havano, inter ili estis la francaj parfumejoj Molinard kaj Guerlain, kiuj lokiĝis en la centro de la urbo kaj estis la unuaj eksidi en la kariba insulo.

En Kubo, kie la intensa suno kaj malseka klimato igas vitalaj la higienajn kutimojn, oni neniam preteratentis uzon de parfumoj, kolonjakvojn, deodorantojn kaj odorplenajn sapojn kiel parto de bonodora kulturo kontraŭ rigoroj de la klimato.

Hodiaŭ ekzistas en la insulo la rekonata Laboratorio Suchel Fragancia (fraganco) en Havano kie laboras 54 laboristoj, plejparte specialistoj kaj teknikistoj kie oni prilaboras parfumajn ekstraktojn.

 La plej sukcesaj parfumoj de la insulo estas Alicia, Mariposa, Coral Negro, Montecristo kaj Vegueros ellaboritaj de tiu kuba firmao kiu grupigas 12 entreprenojn, kelkaj kun kapitalo nur kuba kaj aliaj kun eksterlanda kapitalo.

La kreado de nova parfumo estas kvazaŭ magia ago. Neniu instrumento, roboto aŭ komputilo povis anstataŭi la bonan olfaton de la parfumistoj, kvankam la kemia industrio sukcesis artefarite reprodukti kelkajn esencaĵojn kaj komponantojn uzatajn en la parfumado, fakte, la homa nazo ne povis esti artefarita reproduktita.

En la kuba laboratorio de Suchel Frangancia laboras pli da virinoj ol viroj, kio rompas la miton ke la plej bonaj profesiuloj estas la nomataj “nazo-homoj”, tio ja ankaŭ obeas al la faciligoj donataj de la kuba ŝtato por ke virinoj kapablu samkiel viroj realiĝi profesie.

En la malnova urboparto de Havano ekzistas nuntempe la kuba domo de parfumoj, situanta en la strato Teniente Rey, kie la vizitantoj eltrovas ne nur historion de parfumo sed eblas ankaŭ spekti kiel kreiĝas parfumoj kaj sapoj.

Tie oni ankaŭ ofertas servojn de aromoterapio, scienco uzanta diversajn odorojn por mallaciĝo, kontraŭ kapdoloroj kaj aliaj problemoj. Kiel parto de ekspoziciaĵoj oni trovas francajn ilojn uzitajn por eligi la esencon de vegetalaj materioj laŭ la malnova stilo.

Sen komplikaj ujoj, pekpartye manfaritaj, la vizitantoj povas aĉeti en la vendejo de la parfuma domo, ekskluzivajn produktojn kie regas naturo. Oni vendas diversajn produktojn parfumitaj per cinamo, sandalo kaj lavendo, sapojn, kolonjakvojn kaj parfumojn el specialaj odoroj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up