
Havano, apr 25 (RHK) La kuba vicprezidento Salvador Valdés Mesa vojaĝis al Romo por partopreni, nome de la Kuba Ŝtato, Registaro kaj popolo, en la funebra Meso por Papo Francisko, kiu okazos ĉi-sabaton, la 26-an de aprilo, en la Placo Sankta Petro ĉe Vatikano.
Papo Francisko, kiu vizitis Kubon en 2015, ĉiam konservis specialan rilaton kun la kariba lando, antaŭenigante dialogon kaj pacon.