Havano celebras sian 503-an jubileon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-16 12:58:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 16 (RHK) La popolo de la kuba ĉefurbo vivkonservas la tradicion ĉirkaŭiri la ceibon trifoje, kelkajn horojn antaŭ la 16-an de novembro, en la loko kie en 1519 okazis la unua meso kaj urbodomo, kiu markas la fondon de la urbo Sankta Kristoforo de Havano.

La Oficejo de Historiisto okazigis la tradician ceremonion en la greko-romia templo konata kiel Templo de la Historia Centro, kie la sonoriloj sonis kaj preterpasantoj sekvis la Tambur-frapilo de la Urbodoma Muzeo tra la Placo de Armiloj.

Por la okazo, poemo elvokis la figuron de la tiel nomata Eterna Historiisto de Havano, Eusebio Leal Spengler, animo de tiuj pavimŝtonaj stratoj kaj iliaj koloniaj konstruaĵoj, por kiuj li donis tiom kaj ĉion en la vivo por atingi ilian restarigon kaj savi ilian heredaĵon valoran.

La kantisto Leo Vera dediĉis kanton al la simbola arbo kaj aŭdiĝis ankaŭ klasikaj verkoj de kuba kantverkado kaj repertuaro, kiel la zarzuelo “Cecilia Valdés” kaj pecoj de Ernesto Lecuona, prezentitaj de Milagros de los Ángeles Soto, Marcos Madrigal, Geidy Chapman, Gerardo Alfonso, inter aliaj.

La kunvenon ĉeestis Luis Antonio Torres Iríbar, Partiestro en la ĉefurbo; Perla Rosales, Ĝenerala Vicdirektoro de la OHCH kaj aliaj registaraj aŭtoritatoj kaj institucioj de la ĉefurbo kaj direktoroj de la Oficejo mem.

"Kiel Don Kiĥoto, kiel la halucinita ilustro, kiu markas la kurson de nia historio, kiu ĉiam estis la dialogo inter Don Quijote kaj Sancho, inter revo kaj realo, ni antaŭeniru", diris Leal foje kaj tiaj vortoj daŭre validas en ĉi tiu datreveno.

La grupo, kiu sekvas liajn paŝojn, laboras por restarigi la grandiozecon de ĝiaj konstruaĵoj, plibonigi ĝian identecon kaj historion, kaj etendi sian socikulturan laboron kombinante ĝiajn tradiciajn valorojn kaj nuntempajn esprimojn.

Ĉiun  15-an de novembro, per tiu ĉi ceremonio, estas atendita la jubileo de la malnova urbo, fondita en 1519, baptita en 2016 kun la titolo de Mirinda Urbo de la Moderna Mondo kaj deklarita Monda Heredaĵo de la Eduka Organizo de Unuiĝintaj Nacioj en 1982, Scienco kaj Kulturo (Unesko).

Ĉi tiu estas la Havano de José Martí, Félix Varela, José de la Luz y Caballero kaj tiom da aliaj herooj de la sendependeco, sed ĝi estas ankaŭ la Havano de la miksaĵo de afrikanoj, hispanoj, ĉinoj, haitianoj, italoj germanoj, poloj, rusoj. “Gratulon al vi ĉiuj”.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up