Mineralaj rimedoj kaj geologia esplorado.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-03-04 18:00:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Kadre de la tuta procezo por aktualigi la sociekonomian modelon de la insulo, ekaperas pluraj temoj kiuj rekte influas la ekonomion kaj bezonas profundajn studojn kaj esplorojn, inter tiuj temoj estas sendube la geologia esplorado por pli bona uzo de la mineralaj rimedoj.
La granda geologia varieco de Kubo kaj ties situo en la tropika zono de la tergloho, ebligis la formadon de mineralaj kuŝejoj diverstipaj, jen metalaj, jen ne metalaj, endogenaj kaj ekzogenaj.
Ankaŭ la kubaj subgrundoj enhavas kuŝejojn de petrolo kaj gaso el malsamaj trajtoj pri kies elserĉo okupiĝas kubaj kaj eksterlandaj kompanioj nuntempe.
Por priskribi, eĉ supraĵe, la geologian historion ege kompleksan  de la kuba arkipelago kaj ties ĉefajn etapojn, samkiel la fosiliajn restaĵojn kiuj karakterizas ilin, bezonatas traserĉi en la akumulitaj geologiaj konoj kiuj allogis la fakulojn ekde la pasinta jarcento.
Sed,  tiu ĉi ne estas la celo de nia komentario, tamen, la nuna esplorado fariĝas urĝa pro la bezono aktualiĝi rilate tiun agadkampon kun la celo plibonigi la agadon de la geologiaj esploroj pro ties influo en la insula ekonomio.
Nuntempe en Kubo relative granda grupo de institucioj plenumas agadojn rilatajn al la geologio sen posedi koheran politikon kiu precizigu la ĝeneralajn principojn kiuj devas regi tiun agadon, kio ekde nun estos eksplicite priskribata en dokumento ĵus  aprobita de la ministra konsilantaro de la insulo.
La fakuloj pri la temo preparis resumon pri la rezultoj de diagnozo farita, kiu raportas ke “fine de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, la lando atingis signifan nivelon rilate konatiĝon  de  la geologio enlanda”. Tamen, oni ankaŭ emfazas ke “la krizo aŭ speciala periodo, kiel oni ĝin nomis, traivivita en la 90-aj jaroj havis negativajn sekvojn en la efikeco kaj teknologia nivelo de tiu agadkampo, samkiel en la realigado de studoj por atingi novajn fontojn de mineralaj rimedoj”.
Fronte al tiu situacio, la nuna gvidanto de la konstanta  laborkomisiono por okupiĝi pri tiu labosfero, Leonardo Andollo Valdés,  esprimis ke la agadpolitiko prezentita al la ministra konsilantaro celas esence generi kaj impulsi la geologian konon pri Kubo kun la celo kreskigi la rimedojn kaj rezervojn de mineralaj krudaĵoj bezonataj en la produktiva sektoro, kontribui al ties efika utiligo, minimumigi la mediajn sekvojn kaj la influon de la geologiaj procezoj en la sano.
Alia pendanta aspekto de tiu laboro estas la kreado de la tutlanda katastra termezurado tiel en la urboj kiel en la kamparoj, ĉar la nuna dokumentaro ne posedas adekvatan nivelon kaj en kelkaj teritorioj ĝi eĉ perdis precizigon.
Andollo klarigis la politikon por evoluigi la tutlandan katastron, komprenatan kiel la “baza sistemo de informoj, tio estas, datumaro kaj priskriboj de la domoj kamparaj kaj urbaj, kun informoj pri ties lokiĝo, surfaco, limoj, uzo celita, valoroj kaj aldonaj cirkonstancoj fizikaj, ekonomiaj kaj juraj, por ekhavi realan konon de la tutlanda teritorio”.
Aliflanke, ne ekzistas leĝa regularo por devigi la personojn naturajn nek jurajn raporti al la Tutlanda Katastro pri la modifoj konstruaj aŭ uzo-transformoj en la koncernaj konstruaĵoj; kaj krome, la katastra atestilo ne estas la sola teknika dokumento por plenumi la demarŝojn rilate al la domoj. Surbaze de tiu aprobota politiko, la gvidon de la tutlanda katastrejo transprenos la instituto pri fizika planado, kaj tiucele oni revigligos la nacian komisionon  pri katastro.
En la periodo de 2014 ĝis  2020 oni realigos tiun tutlandan termezuradon en la urbaj loĝlokoj kaj prioritatos la aktualigon de la kamparaj regionoj inter la jaroj 2014 kaj 2017. En tiuj municipoj kiuj bezonus katastran renovigon, oni antaŭvidas tion fari inter la jaroj 2014 kaj 2022.
Laŭ tiu programo, oni starigos la katastran atestilon kiel oficialan unikan dokumenton  kun informoj pri la posedaĵoj, kio devos esti prezentita de personoj naturaj kaj juraj en la necesaj demarŝoj en la registro de propraĵoj.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up