Ekonomio: Kubo pli kreskos en 2015.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-12-02 07:57:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La vicprezidento kaj ministro de ekonomio, Marino Murillo, esprimis ke spite al la usona sieĝo, la financaj obstakloj eksteraj kaj la internacia situacio, la insula ekonomio daŭre avancos.

La ministro prezentis la planon de la ekonomio por la jaro 2015 dum la kunsido de la ministra konsilantaro prezidita de la kuba prezidento Raúl Castro.

La  plano esence celas multobligi je maksimumo la internajn rezervojn  de efikeco; porti la rimedojn al revigligo de gravaj sektoroj kiel la manfara industrio; al kresko de la investoj, ĉefe por kreskigi la produktivan agadon kaj infrastrukturon; kaj pluteni la sociajn bazajn servojn je similaj niveloj samkiel dum la lastaj jaroj.

Laŭ informite, en la jaro 2014 oni estimas ke la kresko de la malneta interna produkto (PIB) estos je 1,3%, malplia kompare kun  la 2,2% antaŭvidita. Li informis ke la sukera kaj manfara industrio multe influis en tiu malplenumo.

Por la jaro 2015 oni antaŭvidas kreskon de la PIB iom super  4%, kiu ebligos revigligi la antaŭajn indikilojn moderigitajn kaj la tendencon al la malakceliĝo de la lastaj jaroj, li aldonis. La plej grandaj rezultoj estos en sektoroj kiel la manfara industrio, konstruado, komerco, agrikulturo, agrobrutaro kaj arbarkulturo.

Oni antaŭvidas pli grandajn importaĵojn de faruno kaj sojofazeoloj, tritiko kaj semoj de terpomoj.Aliflanke, reduktiĝos importado de rizo, fazeoloj kaj maizo, surbaze de pli altaj volumenoj atingitaj en la enlanda produktado.

Aliflanke, la plano de energetikaĵoj kovras la bezonaĵojn de la ekonomio, sen damaĝi la konsum-indikilojn. Pri la partopreno de la renovigeblaj energifontoj en la totala generado de la lando, oni informis ke la plano antaŭvidas atingi ĝis 4,6%. 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up