Evo Morales kunsidas kun kooperativistoj pri Leĝo de Minoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-04-10 12:27:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La bolivia prezidanto Evo Morales renkontiĝas kun minlaboristoj, kooperativistoj, en la sidejo de la ŝtata vicprezidanto por pritrakti la projekton de Leĝo pri Minoj.
 
La ministro pri regado, Carlos Romero, klarigis ke la prezidanto reprogramis sian laboragendon por dialogi dum 5 horoj kun la kooperativistoj.
 
La kunsidon partoprenis reprezentantoj tutlandaj, departementaj kaj regionaj, prezicigis Romero dum gazetara konferenco en tiu lando.
 
Li klarigis ke dum la kunsido ili pritraktas temojn rilatajn al la artikoloj enskribitaj en la projekto de leĝo; la kooperativista sektoro postulas respekti la artikolon 151 de tiu iniciato, kiu ebligas al ili efektivigi asociiĝon kun privataj kaj eksterlandaj entreprenoj, agado kiu lezas la Konstitucion.
 
Romero informis ke la min-kooperativoj subskribis kontraktojn kun privataj kaj transnaciaj entreprenoj, kiu ebligas al tiuj ĉi lastaj la totalan ekspluatadon de la areoj destinitaj de la ŝtato.
 
En tiu speco de asociiĝo la kooperativoj nur pagas al la ŝtato 1% de siaj profitoj, dum la privataj entreprenoj forprenas 80% kaj la kooperativo restas kun 19%, klarigis Romero.
 
Morales petis efektivigi profundan revizoradon al la kontraktoj  subskribitajn inter min-kooperativistoj kaj reprezentantoj de transnaciaj privataj entreprenoj.
 
La celo de la revizorado orientita al la nova ministro pri minoj kaj metalurgio, César Navarro, estas identigi la respondeculojn de tiu agado.

La ŝtatestro avertis ke tiuj, kiuj permesas tiaspecajn kontraktojn estos procesataj de la justico, ĉar temas pri kontraŭleĝa  kaj kontraŭkonstitucia agado.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up