Usona blokado al Kubo: pruvo pri malrespekto al la internacia komunumo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-11-07 07:53:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kubo denuncis plian fojon antaŭ la Ĝenerala Asembleo de UN la usonan agresemon, kiu daŭras preskaŭ 60 jaroj per tuta sistemo de punoj kodigitaj en diversaj leĝoj, kiuj konkretiĝas en blokado komerca, ekonomia kaj financa al la kariba lando, kun la eksplicita celo sufoki la popolon kaj provoki reĝimŝanĝon, kio konsistigas enmiksigon en la internajn aferojn de la insulo kaj perforton de la homaj rajtoj de la kuba civitanaro.

Kubo daŭre denuncas tiun mekanismon  kaj prezentas projekton de rezolucio pri “Bezono ĉesigi la usonan blokadon kontraŭ Kubo”, kiu damaĝas la ekonomion kaj estas la ĉefa obstaklo al evoluigo de la lando.

Ĉi-semajne en la sidejo de UN en Nov-Jorko, pluraj voĉoj aŭdigis sin en la plenkunsido, kontraŭ tiu agresema politiko usona, kiu ankaŭ perfortas la internacian juron.

Spite al la usonaj premoj, denuncitaj de Kubo, pli ol trideko da parolantoj komdamnis tiun ekonomian  sieĝon dum la debato de la rezolucia projekto, kiu jam 27-foje sinsekve estis aprobita en la antaŭaj jaroj, sed Usono malrespektas ĝin.

Tiu politiko provokis perdojn, dum la lasta jaro, je pli ol 4 mil milionoj da dolaroj. Sed tiu ĉifero ege multobliĝas kiam oni kalkulas pli ol 5 jardekojn da agresemo kaj persekutado kontraŭ ĉiuj komercaj kaj financaj agadoj de Kubo.

La Grupo Afrika, la Grupo de 77 plu Ĉinio, la reprezentantoj de pluraj landoj, la kariba komunumo, la Movado de Nealiancitaj Landoj kaj aliaj, asertis ke la nuna administracio de Donald Trump intensigas la sieĝon, kaj petis al la internacia komunumo pliigi la strebojn por ĉesigi tiun agreseman mekanismon.

Kiel evidentiĝis denove en la Ĝenerala Asembleo de UN, estas horo ke Usono akceptu la decidon de la asembleo jam aprobita per 27 rezolucioj adoptitaj en sinsekvaj jaroj, kaj senkondiĉe haltigu tiun politikon kontraŭ Kubo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up