Kanalo Eŭropo vokis al nova internacia agotago kontraŭ la usona blokado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-06 13:05:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 6 (RHK) La Kanalo Eŭropo vokis al nova internacia agotago kontraŭ la imperiisma blokado, post kiam en pli ol 90 landoj kaj plurnombraj urboj efektiviĝis agotagoj tiucelaj pasintmonate.

Tiu solidara platformo informis ke oni antaŭvidas mobiliziĝon antaŭ la voĉdono okazonta  junie en UN pri rezoluci-projekto rilate la bezonon elimini tiun unuflankan kaj arbitran regularon de la usona registaro.

Eŭropo por Kubo precizigis ke ĝi kunordigas kun solidaraj grupoj tutmonde por konkretigi daton, konsiderante ke en marto okazis aranĝoj, marŝoj, mitingoj kaj karavanoj rifuze al la ekonomia sieĝo.

Tiu ĉi Kanalo fondita la pasintan oktobron, pledas por elimini la sieĝon kaj ankaŭ por defendi la kuban Revolucion fronte al la manovroj kaj agresoj de la norda imperio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up