Alvoko al dua internacia renkontiĝo en Eŭropo kontraŭ la usona blokado al Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-12-08 10:30:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Internacia Renkontiĝo de Eŭropo por Kubo

Parizo, dec 8 (RHK) La kanalo Eŭropo por Kubo konfirmis hodiaŭ, ke ĝi okazigos sian duan internacian kunvenon de solidareco kun la insulo kaj kondamno de la usona blokado, de la 26-a ĝis la 28-a de januaro en la hispana urbo Bilbao, forumo kiu  difinos novajn agojn kontraŭ tiu politiko.

La kunordigantoj de la platformo, José Antonio Toledo, Haydeline Díaz kaj Patricia Pérez, klarigis al la informagentejo Prensa Latina la atendojn por la evento kie ili antaŭvidas la partoprenon de pli ol 150 delegitoj.

Parlamentanoj kaj reprezentantoj de solidarecaj asocioj, sindikatoj kaj politikaj fortoj gastigos la Bilbaon-aranĝon, kiu revuos la agadojn organizitajn en la lasta jaro de la kanalo, post la unua kunveno okazinta komence de 2023 en Sevilo.

Kvankam ĝi estas eŭropa forumo, la partopreno de latinamerikaj delegacioj estos ampleksa, anoncis la kunordigantoj de la kanalo.

Laŭ Toledo, Díaz kaj Pérez, la agoj de denunco kaj malakcepto de la ekonomia, komerca kaj financa blokado trudita de Usono al Kubo enfokusigos la debatojn, kiuj inkluzivos ankaŭ subtenon al kaŭzoj kiel tiuj de Venezuelo kaj Palestino, submetita ĉi tiujn tagojn al nova israela agreso.

En la lastaj naŭ monatoj, la kanalo Eŭropo por Kubo okazigis la kampanjon “Cunamo kontraŭ la blokado”, kiu kulminos ĝuste en Bilbao, post travojaĝado de pluraj kontinentoj kun mesaĝoj en sociaj retoj, mobilizoj kaj sendoj de solidarecaj ŝarĝoj al la antila nacio.

Laŭ la organizantoj, la dua internacia renkontiĝo de solidareco kun la insulo kulminos per fina deklaro, portanta la konsenton kaj interkonsentitajn agadojn.

La aranĝa programo inkluzivas omaĝojn al la revoluciaj gvidantoj Fidel Castro (1926-2016) kaj Hugo Chávez (1954-2013) kaj floran oferon al la kuba nacia heroo, José Martí (1853-1895), je lia 171-a naskiĝtago la 28-an de januaro.


Fonto: PL

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up