La usona blokado maleblligas aliron de Kubo al virtualaj platformoj de videokonferencoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-25 09:03:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Okaze de la diversaj obstakloj metataj de la usona sieĝo al la evoluo de la telekomunika sektoro en Kubo, en la nuna pandemia epoko evidentiĝas kiamaniere estas aplikata tiu ĉi politiko.

Indas memori ke Kubo havas inter la agadplano ŝtata ĝis 2030 la daŭra evoluigo de tiu ĉi sektoro, kiu estas jam barita de pluraj leĝoj usonaj kaj la apliko de la tria ĉapitro de la usona leĝo nomata Helms-Burton kontraŭ la eblaj investoj de kapitaloj en tiu ĉi agadkampo.

La izoliĝo socio trudita kaŭze de la nova kronviruso faciligis la populariĝo de kelkaj programoj de videokonferencoj, kiuj tamen, estas ne alireblaj en Kubo.

Tio okazas, ekzemple kun la platformo Zoom kreita de la ĉina entreprenisto Eric Yuan. Lia platforto iĝis tre sukcesa tutmonde. Li naskiĝis en Ĉinio kaj tie diplomiĝis en la universitato teknologia de Shandong kaj post pluraj klopodoj, sukcesis akiri vizon por vivi en Usono.

En marto ĉi-jare pro la eksplodo sukcesa de lia entrepreno Zoom Video Communications, kiu valoriĝis je 2 000 milionoj da dolaroj en la borso de Novjorko, li eniris en la liston de la 500 homoj pli riĉaj en la mondo, kun la numero 184.

La platformo Zoom estas la plej uzata por videokonferencoj, kvankam ĉiuj tiaspecaj platformoj valoriĝis ege; ĝi estas tre uzata por telelaboro kaj nun li estas en la listo de Silicon Valley, la noviga nukleo teknologia de Usono.

Inter ĝiaj klientoj estas kompanioj kiel Uber, Wells Fargo kaj Delta, interaliaj.

Precize por tio ke ĝi estas parto de la usona noviga grupo, la usona blokado kaj ties leĝaro malpermesas ĝiajn servojn por Kubo, kio senigas la kubanojn je  aliro al ĝiaj servoj, kaj same okazas kun aliaj similaj platformoj. Tiel funkcias la usona sieĝo kontraŭ la kariba lando en ĉiuj sferoj de la vivo kaj ekonomio.

Kubo konfirmis konstante ke kiel ŝtata politiko la lando avancos iom post iom en la informadiko de la socio laŭ ties ekonomiaj eblecoj, spite al tio ke la usona sieĝo plifortiĝas kaj metas obstaklojn. Sendube, la kuba popolo rajtas al evoluigo de sia komunika kaj telekomunika sektoro kaj neniu haltigos ĝin survoje al tiu decido suverena.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up