Kubo denuncas milionajn damaĝojn kaŭzitajn de usona blokado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-10-26 16:45:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, okt 26 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, hodiaŭ kondamnis la milion-dolarajn perdojn, kiujn lia lando suferis ene de pli ol ses jardekoj pro la blokado trudita de Usono.

Per lia konto en la socia reto X, la prezidanto denuncis, ke la damaĝoj ĉe nunaj prezoj sumiĝas al 159,84,3 milionoj da dolaroj kaj pli ol 1,337,000 miliardoj, konsiderante la konduton de la dolaro kontraŭ la valoro de oro en la internacia merkato.

La homa kosto neniam povus esti kvantigita, la ŝtatestro deklaris sur la platformo.

Laŭ raporto pri la damaĝo kaŭzita de la unuflanka sieĝo kontraŭ la kariba lando, publikigita de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, la Malneta Enlanda Produkto de la insulo povus kreski je ĉirkaŭ 9,0 procentoj en 2022, se ĝi ne estus trafita  de usona politiko.

De la 1-a de marto 2022 ĝis la 28-a de februaro 2023, la blokado kaŭzis laŭtaksajn damaĝojn en la ordo de kvar mil 867 milionoj da dolaroj.

La damaĝoj kaŭzitaj de la sieĝo reprezentas damaĝon de pli ol 405 milionoj monate, kio implicas unu milionon da dolaroj ĉiujn du horojn.

La 1-an kaj 2-an de novembro Kubo denove prezentos antaŭ la Ĝenerala Asembleo de UN rezolucion, kiu postulas la ĉesigon de la blokado. La rezolucion  dum jardekoj subtenas la granda plimulto de la membroj de la monda organizo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up