Kiam solidareco estas vera

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-30 14:07:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

De María Josefina Arce.

Usono insistas diri, ke ĝi zorgas pri la kuba popolo. Zorgo, kiu paradokse tradukiĝas al konservado de genocida blokado, kiu malhelpas la batalon kontraŭ  Kovim-19, malsano, kiu donas al la mondo neniun paŭzon, kuraĝigante perfortajn agojn.

Aliflanke estas multaj nacioj kaj amikoj, kiuj vere kaj solidare, sen kaŝaj motivoj, subtenas la kariban insulon rilate al  la malfacila situacio, kiun ĝi alfrontas pro la pliiĝo de kazoj de Kovim-19 kaj  mankoj pro la malamika usona politiko.

Multaj estas la subtenaj specimenoj, kiuj ankaŭ realiĝis kun la sendo de manĝaĵoj kaj kuracaj provizoj. Danka helpo kvalifikita kiel ekstreme valora de la kuba registaro.
Rusio markis la komencon de la helpo-sendado je la registara nivelo, signo de la bonegaj rilatoj de amikeco kaj frateco, kiuj kunigas ambaŭ landojn. Du aviadiloj kun pli ol okdek tunoj da provizoj alvenis al nia lando pasintsemajne.

Aliaj amikaj landoj aliĝis al la solidara ago de Moskvo. Inter ili Meksiko, kies prezidento Andrés Manuel López Obrador dediĉis emociajn kaj sincerajn vortojn al Kubo, per kiuj li atentigis, ke tre fruktodona duflanka rilato estas konservata en ĉiuj kampoj.

La meksika prezidento petis, ke la voĉdono en UN estu esprimita per agoj, ke ĝi transformiĝu en farojn por helpi la kuban popolon.

La meksika registaro sendis tri ŝipojn, unu el ili kun brulaĵo. La aliaj du kun manĝaĵo, medikamento kaj oksigeno por pacientoj de Kovim-19.

En Latin-Ameriko, Bolivio kaj Nikaragvo ankaŭ esprimis sian volon helpi Kubon, nacio, kiu lasis sian solidaran spuron sur la kontinento, precipe pri sano kaj edukado.

Tiurilate, la bolivia prezidanto, Luis Arce, emfazis, ke de Kubo ni eksciis, ke solidareco dividas tion, kion vi havas  kun tiuj, kiuj plej bezonas ĝin. Kaj tiusence li asertis, ke humanitara helpo estos sendita al la kuba popolo, kiu hodiaŭ spertas malfacilaĵojn pro la krima usona blokado.

La nikaragvaj aŭtoritatoj same parolis, esprimante, ke la sendado de helpo spegulas la aprezon de nikaragvanoj al la plej granda el la  Antiloj, inspiro de tiom da liberaj estaĵoj en la mondo, li asertis.

Solidareco ankaŭ venas de fora Vjetnamio. La azia lando donacis 12 mil tunojn da rizo por alfronti la manĝajn malfacilaĵojn estigitajn de la nordamerika blokado kaj la pandemio.
La iniciato de ĉi tiuj registaroj aldoniĝas al tiu efektivigita de civilaj sociaj organizaĵoj de pluraj landoj en Latin-Ameriko kaj Karibio, regiono, kiu alte taksas kuban solidarecon.

En Eŭropo ankaŭ estis kolektitaj medicinaj provizoj, precipe injektiloj por subteni la vakcinan kampanjon en la insularo, kiu estas farata per siaj propraj medikamentoj, kiuj montris altan efikecon.

Estis multaj solidaraj esprimoj, kiujn Kubo alte taksas kaj tre dankeme ricevas, ĉar ĝi scias, ke ĝi venas de amikaj kaj neinteresitaj manoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up