La kuba kulturo ankaŭ estas solidareco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-10-20 17:02:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

De Josefina Arce

Kuba kulturo estas sinonimo de patrolandaj valoroj kaj emancipiĝo. Ĝi estis forĝita en la luktoj kontraŭ maljusteco, sklaveco kaj por la sendependeco de nia lando de la jugo de la Hispana Metropolo.

Ĉiujare la Tago de la Kuba Kulturo estas celebrata la 20-an de oktobro, kiel rekono de la rolo, kiun la emancipaj luktoj ludis en ĝia formiĝo kaj memorigo pri tiu dato en 1868 kiam ĝi estis kantita unuafoje en la heroa urbo Bayamo  en la oriento, La Bayamesa, kanto al libereco, kiu fariĝis nia Nacia Himno.

Kiel atentigas historiistoj, tiutage la kulturo kaj la nacio kunfandiĝis en brakumo por fariĝi nedisigebla koncepto tra la historio de Kubo, kiu parolas pri arto, tradicioj, rezisto kaj lukto.

Laŭlonge de la tempo, la gvida rolo de niaj artistoj kaj intelektuloj en la defendo de nia kulturo estis bonega. Ili ĉeestis, kiel esenca parto de la popolo, en ĉiu grava batalo entreprenita.
Kaj ĉi tiu nova tago trovas ilin donante sian valoregan subtenon en Pinar del Río, la okcidenta kuba provinco plej trafita de la uragano Ian, fine de la pasinta monato. Artaj brigadoj el la tuta lando vojaĝis al Pinar del Río.

Ili atingis dekojn da komunumoj per sia arto por ĝojigi kaj ridetigi tiujn, kiuj, en multaj kazoj, ĉion perdis, pro la forta bato de la meteologia fenomeno, kiu kun kategorio 3 en la skalo Saffir Simpson, el kvin, eniris tra Pinar del Rio-grundo.

Centoj da agadoj estis faritaj en evakuaj centroj kaj urboj, kaj ankaŭ en la lokoj, kie loĝas tiuj, kiuj venis el la tuta insularo por subteni la rekuperigajn klopodojn.

Sed ankaŭ niaj artistoj aliĝis al ĉi tiuj verkoj. Ekzemple, la Brigado Martha Machado, estrita de la kreinto de la plastika arto Alexis Leiva, Kcho, reakiris lernejon ĉe la kilometro 16 de la ŝoseo al vilaĝo La Coloma, kie la uragano eniris kuban grundon.

La Brigado, formita de eksponantoj de diversaj manifestacioj, celas ripari la edukajn centrojn, situantajn de la kilometro 6 ĝis 21.

Estas multaj kreintoj, kiuj diversmaniere kontribuas al la reakiro de la lando, denove altigante la kuban kulturon, proksime ligitan al la ĉiutaga vivo, al la klopodo antaŭeniri al pli bona socio kaj al la batalo de Kubo por konservi ĝiajn sendependecon kaj suverenecon.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up