Kubo ĝisdatigos fuelprezojn kiam la kondiĉoj estos plenumitaj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-02-01 09:28:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 1 (RHK) La Kuba Registaro prokrastis la ĝisdatigon de la karburaĵprezoj en fremda valuto, konsiderante ke la projekcioj por korekti ekonomiajn distordojn nur efektiviĝos se la kondiĉoj estos kreitaj.

Laŭ la unua vicministro pri Ekonomio kaj Planado de Kubo, Mildrey Granadillo, en la novaĵa televida servo, la decido estas influita de la okazo de cibersekureca incidento en la komputilaj sistemoj por komerci brulaĵojn kies origino estis identigita el viruso de eksterlando.

Ŝi anoncis, ke la aŭtoritatoj faras la koncernajn esplorojn.

Ŝi ratifis, ke la ĝisdatigo de fuelprezoj estas necesa por instigi ŝparadon kaj enhavi postulon pro la altaj prezoj, kiujn la lando alfrontas por aĉeti ilin en la internacia merkato kaj povi asigni ilin al aliaj agadoj por la produktado de varoj kaj servoj.

La vicministro klarigis, ke ne estos ĉesigo de la vendoservoj de fuelo provizitaj al la loĝantaro kaj aldonis ke oni informos kiam  la kondiĉoj estos kreitaj por efektivigi la projekcion de la registaro ligita al la ĝisdatigo de prezoj en ĉi tiu areo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up