Indiĝenaj voĉoj: alia koncepto de evoluo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-08-19 06:23:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Okaze de la Internacia Tago de Indiĝenaj Popoloj,  la 9-an de aŭgusto, kiu  estis proklamita de Unuiĝintaj Nacioj en decembro 1994 kaj unuafoje prifestita en 1985, pasintjare la ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon sendis mesaĝon al la mondo en kiu li reliefigis ke, ekde la adopto antaŭ kvin jaroj de la Deklaracio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj, unuopaj indiĝenoj kaj indiĝenaj grupoj utiligas tradiciajn kaj novajn amaskomunikilojn por paroli pri si kaj aŭdigi sian voĉon, sed en vero oni devas diri ke tio ankoraŭ ne sufiĉas.
La kaŭzo de indiĝenaj voĉoj kaj popoloj estas ankaŭ implice kaŭzo kiu devas interesi geesperantistoj pro la fakto ke ni iel estas portantoj de lingva konscio, defendantoj de lingva egalrajto kaj pro tio indas ke ni ĉiuj lernu kaj klariĝu pri la temo.
Por la kubanoj, tiu ŝajne povus  esti ne grava temo, tamen, pro la fakto ke niaj praavoj kaj indiĝenoj estis tiel draste forpelitaj aŭ mortigitaj pro diversaj kialoj kaj manieroj, samkiel en nia granda patrolando, la amerikaj teroj, estas oportune iel rigardi nian indiĝenan pasintecon.

En la kazo de Kubo ni devas diri ke en la jaro 1492, konata kiel jaro en kiu atingis la okcidentan mondon la hispanaj konkerintoj, nia insulo estis loĝata jam de antaŭ 4000 jaroj proksimume, la tiamaj parloĝantoj havis haŭton kupre-koloran kaj dikaj haroj, senbuklaj kaj tre nigraj; ili estis la insulaj indiĝenoj kies lingvo estis alia kaj same iliaj moroj; ili estis la plej malnovaj loĝantoj de Kubo; depost multaj esploroj ĉio indikas ke ili devenis el la norda marbordo de Sudameriko.

La tiama indiĝena komunumo estis grupigita en du branĉoj, la kolektanto-fiŝkaptanto-ĉasantoj kaj la alia branĉo estis dediĉita al agrikulturo kaj prilaboro de la ceramiko.

La indiĝenoj de la dua branco, agrikulturisto-ceramikistoj, estis klasigitaj de la arkeologoj en aliaj du branĉoj: la tainoj kaj subtainoj; ĉi-lastaj estis la unuaj kiuj alvenis al Kubo.

La agrikulturo estis unu el la grandaj atingoj de tiuj aborigenoj el kiu fontis aliaj gravaj agadoj kiel la nutraĵoj, sed pro ilia malalta evolunivelo, ili ne sukcesis atingi grandajn rikolojn. Ili ankaŭ okupiĝis pri ĉasado kaj fiŝkaptado per diversaj iloj kreitaj de ili mem surbaze de naturaj elementoj kiel ŝtonoj, konkoj, ostoj, vegetalaj teksaĵoj kaj aliaj kies spuro estis trovitaj dum la lastaj jaroj en lokoj arkeologie kernaj por la kuba arkipelago.
Tamen, el la kubaj aborigenoj ne tro multe estis trovita; estas sciate ke kun la alveno de la hispanaj konkerintoj al la insulo, la indiĝenoj formortis en relative mallonga tempoperiodo pro amasmortigoj fare de la hispanoj, pro tro peza laboro, malsanoj, kaj aliaj perfortaĵoj.
Nuntempe tra la tuta mondo leviĝas fortoj, grupoj, voĉoj kaj solidareco al la kaŭzo de indiĝenaj popoloj kies ekzisto estis kvazaŭ forgesita dum kelkaj jarcentoj.
Indiĝenaj voĉoj rakontas pri luktado de jarcentoj kontraŭ maljusteco kaj diskriminacio, kaj postulas la rimedojn kaj rajtojn, kiuj permesos al ili konservi siajn kulturojn, lingvojn, kredoformojn kaj tradiciojn. Ili proponas alian koncepton de evoluo ol la modeloj kiuj ekskludas la spertojn de indiĝenoj. Ili alvokas pri reciproka respekto kaj kultura interkompreniĝo, kiuj estas nemalhaveblaj por la kreado de socio sen antaŭjuĝoj kaj malriĉeco,  tekstas la mesaĝo de  la ĝenerala sekretario de UN pasintjara.
Temas pri mesaĝo ĉiam valida kaj ni ankaŭ pledas por ke ĉiam ili havu inter ni alian rimedon por esprimi sin kaj prezenti sian kulturon, siakn lingvojn kaj tradiciojn, kiuj ankaŭ estas parto de la homara trezoro.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up