Usona sieĝo kontraŭ Kubo: bremso al daŭripova evoluo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-09-12 08:34:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Unuiĝintaj Nacioj, 12 sept (RHK) La diplomatia misio de Kubo antaŭ UN elstarigis ke la ekonomia, komerca kaj financa sieĝo altrudita de Usono al la insulo, kiu nuntempe pliintensigas siajn agojn, konsistigas bremson por atingi daŭripovan evoluon.

Tiu ĉi sieĝo estas la ĉefa obstaklo por evoluigo de ĉiuj potencialoj de la kuba ekonomio, aldonis la diplomatia reprezento per gazetara komuniko, laŭ raportas Prensa Latina.

En la komuniko oni aldonas ke tiu ĉi politiko kiu fariĝas 56-jara konsistigas perforton amasan, malferman kaj konstantan kontraŭ la homaj rajtoj de la kuba popolo kaj ĝi estas genocida ago, laŭ la Konvencio por prevento kaj puno de la delikto de genocido de 1948.

Tiu ĉi politiko de ekonomia agreso, kune kun instigo al interna subfosado, konfirmas la celon de la usona registaro detrui la sistemon ekonomian, politikan kaj socian libere elektitan de la kuba popolo.

La komuniko aldonas ke Usono ignoras la 26 rezoluciojn adoptitajn de la internacia komunumo kadre de la ĝenerala asembleo, kiu diktas ĉesigon de tiu sieĝo sen antaŭkondiĉoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up