Vakcina kampanjo kontraŭ kovim-19 sukcese avancas en infanaj aĝoj en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-06 13:47:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, sept 6 (RHK) La  centra kaj suda provinco komencis ĉi-dimanĉe en la lando la amasan vakcinan kampanjon en infanaj aĝoj inter 11 kaj 18 jaroj, sonĝo de la komenco realigita por la protekto de infanoj kontraŭ Kovim-19, kiu konsistigas historian eventon .

Tiel la Ĝenerala Direktoro de la Finlay-Vakcina Instituto, Doktoro Vicente Vérez Bencomo, deklaris  al insulaj ĵurnalistoj, kiu kune kun teamo de menciita institucio kaj la Instituto Pedro Kouri dimanĉe travojaĝis plurajn vakcinadojn de Cienfuegos.

Laŭ Vérez Bencomo: "Pasintan vendredon oni raportis, ke ni akiris la rajtigon pri urĝa uzo fare de la reguliga aŭtoritato, ke ni pruvis, ke la kombinaĵo de la vakcinoj Soberana 02 kaj Soberana Plus estis same efika kaj sekura ĉe infanoj. De 2 ĝis 18 jaroj.

"Sekve, ni estas en pozicio por komenci, kio estos la unua vakcina kampanjo tutmonde, ĉar neniu lando en la mondo komencis vakcinadon kun infanoj sub 12 jaroj."

La Ĝenerala Direktoro de la Finlay-Vakcina Instituto asertis, ke "ĉiuj infanoj de Cienfuegos havos la unuan dozon dum ĉi tiu semajno, kies kampanjo komenciĝos tutlande la 10an."

Aliflanke doktoro Yuri Valdés Balbín, vicdirektoro de la Finlay-Vakcina Instituto raportis, ke ĉi-lunde ili komencos en Cienfuegos-teritorio vakcini infanojn inter 2 kaj 11 jaroj, la unua amasa vakcinado en la mondo en ĉi tiuj aĝoj de infanoj, sperto, kiun ĝi disvastigos al la resto de la lando.

"Ni havos grandan kontenton, li atentigis, ke la tuta kuba infana loĝantaro, inter 2 kaj 18-jaraĝa, havos sian unuan dozon en la monato septembro."

La Provinca Direkcio pri Publika Sano en Cienfuegos premiis al ĉi tiuj du sciencistoj produktantaj la vakcinon Soberana 02 per la Premio pri Farmacia Merito "Francisco Figueroa Veliz", kiu agnoskas elstarajn instituciojn kaj personecojn en la kampo de medicino, epidemiologio kaj publika sano.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up