De fajromaniulo al fajrobrigadisto?

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-01-09 09:58:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Usono aliancano de Israelo

de Guillermo Alvarado

La usona ŝtata sekretario, Antony Blinken, haste ekvojaĝis por provi iom mildigi la sekvojn de la genocido, kiun Israelo faras en la Gaza Zono, kaj por kiu Usono estas unu el la ĉefaj respondeculoj.

Sen dubo, iu kun modera inteligenteco en la Blanka Domo rimarkis, kiel la murdo de pli ol 20 000 senkulpaj palestinanoj, same kiel la cionismaj atakoj kontraŭ aliaj celoj en Mezoriento, malstabiligos tiun areon, kiu daŭre brulos por multaj jaroj.

La malamo, kiun Tel-Avivo amasigas sur sin mem, venenos la regionon je niveloj multe pli altaj ol en la 60-aj kaj 70-aj jaroj de la pasinta jarcento kaj tiu rankoro ankaŭ estos direktita kontraŭ la kunaŭtoroj kaj komplicoj de la masakro, areo pri  la norda potenco okupas la unuan lokon.

La estro de la usona diplomatio malkaŝe konfesas, ke lia vojaĝo, kiu tuŝis, aŭ tuŝos inter aliaj punktoj, Turkion, Grekion, Jordanion, Kataron kaj Saud-Arabion, celas malhelpi la konflikton plu disvastiĝi.

Malfrue, tre malfrue bedaŭrinde, ili rimarkas, ke certaj skatoloj, kiel tiu de Pandora, kiam oni malfermas, estas tre malfacile fermeblaj.

Eble, se iu estus havinta la bonan prudenton pruntedoni al prezidento Joseph Biden kaj al lia ŝtatsekretario kopion de la monumenta romano Cent jaroj da soleco, de Gabriel García Márquez, ili estus lernintaj tiun parton, kie kolonelo Aureliano Buendía malkovris, ke  estas multe pli facile komenci militon ol  provi ĝin fini.

Ĉiuokaze, nun Blinken diras al siaj interparolantoj, ke Israelo devas "ĝustigi" siajn armeajn operaciojn por limigi damaĝon al civiluloj, kiam li bone scias, ke la bomboj, kiuj mortigas senkulpulojn, estas usonaj.

Li ankaŭ postulas sendi pli da humanitaran helpon al Gazao kaj diris, ke li kontraŭas la cionisman planon forpeli palestinanojn el la Sektoro por sendi judajn setlantojn, kio malobservus la tutan internacian juran ordon.

Li eĉ uzis kuriozan terminon, pri kiu mi ne scias, ĉu ĝi venis al li subite aŭ ĉu li jam de kelka tempo primeditadis, kiam en Doho li vokis por eviti ke la konflikto “metastaziĝu” en la mezorienta regiono.

Ne estas banala vorto, kancero estas tio, kio metastazas, do iel s-ro Blinken rekonas la ekziston de malignaj tumoroj tie ekstere kaj, estu certaj, la plej granda kaj plej agresema estas la reĝimo de Netanyahu.

Anstataŭ ludi fajrobrigadistojn en areo, kiun ili mem helpis ekbruligi, ili devus ĉesigi la blokadon, kiun ili trudis al la Sekureca Konsilio de UN kaj permesi fortajn sankciojn kontraŭ Israelo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up