Radio Havano Kubo: 63-jara amika voĉo tra la mondo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-05-01 09:32:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Photo: Radio Habana Cuba

La unuan de majo Radio Havano Kubo festas sian 63-jaran fondodatrevenon. Ĝi estas ligita al historia momento de la insulo kaj markas komencon de misio celanta atingi la internacian publikon malgraŭ la potencaj internaciaj amasmedioj je la servo de la granda kapitalo.

En la komenco de la jaro 1959, la usonaj informagentejoj ekigis sian kampanjon  kontraŭ la revolucia procezo naskiĝinta kaj komandita de Fidel Castro. Instigite de misinforma lavango pri Kubo dissendita de agentejoj kiel AP, UPI kaj aliaj transnaciaj  informaj kompanioj, la konservativa gazetaro de la amerika  kontinento ekrakontis pri  supozita perforto de individuaj liberecoj kaj normoj pri homa kunvivado en la insulo.

Tiel frue komenciĝis tiu rakontado kiu daŭras ĝin hodiaŭ. Ĝi estas nura pretekto por starigi aron da dekretoj kaj leĝoj por detrui la novan projekton socialisman en la kontinento.
Meze de tiu mensoga kampanjo kaj kun la celo kontraŭstari tiun lavangon de kalumnioj, Kubo alvokis la konatan “Operacio Vero”, kiu allogis preskaŭ 400 ĵurnalistojn el la tuta mondo,  venintaj al Havano.

Tiuj, kiuj deziris kaj povis, spegulis la realon de tio kion ili propraokule spertis, kio ja  ne kongruis kun la  disvastigitaj informoj de la gazetaro, radio kaj televido de la kontinento.
Post tiu sperto, estiĝis unue eksperimente, kaj poste, oficiale,  la vehiklo kapabla disvastigi la kuban realon: Radio Havano Kubo (RHC).

La 1an de majo 1961, kiam la popolo publike festis la venkon kontraŭ eksteraj la invadintoj ĉe la haveno de la porkoj, en Plaĝo Girón, operacio organizita kaj financita de Usono,   oficiale estis inaŭgurita Radio Havano Kubo.

Ĝia mesaĝo etendiĝis tra tuta Suda kaj Norda Ameriko, poste kreskis ĝis dissendi en naŭ lingvoj: hispana, franca, angla, portugala, araba, keĉua, gvarania, kreola kaj esperanto.

Nuntempe, Radio Havano elsendas en sep lingvoj, sed ankaŭ havas plurlingvan retpaĝaron kaj ĉeestas la sociajn retojn kiel Telegram, Facebook, X, Instagram, Linkedin kaj Whatsap.

Ĝia misio pli kaj pli solidiĝas kiel alternativa informilo kontraŭ la amaskomunikaj kampanjoj gvidataj de la grandaj korporacioj de informado je la servo de la granda kapitalo, kaj ankaŭ porti la voĉon de la sudo tutgloba.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up