Kongreso por nova internacia ordo: strategio por evoluigi la Sudon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-04-29 15:01:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Salono Nacia Kapitolo

Havano, apr 29 (RHK) La prezidanto de la Nacia Asocio de Ekonomikistoj kaj Kontistoj de Kubo (ANEC), Oscar Luis Hung, hodiaŭ urĝigis la antaŭenigon de strategioj kun longtempaj perspektivoj por  pluigi  la disvolviĝon de la landoj de la Sudo.

Dum la malfermo de la 50-a Datrevena Kongreso pri la Nova Internacia Ekonomia Ordo (NIEO), en unu el la ĉambroj de la Nacia Kapitolo de Kubo, kie sesias la evento dutaga (29-30  aprilo). Hung deklaris, ke nepras  iri preter teorio al ago, kun la celo certigi tutmondan supervivon.

Partoprenas en la renkontiĝo la ministro pri eksteraj aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez Parrilla, kaj la eksprezidanto de Kolombio Ernesto Samper, inter aliaj akademiaj diplomatoj kaj politikaj gvidantoj.

Kunvokita de la Progresema Internacio kaj la ANEC, la Kongreso estos la dua tiaspeca en Havano, post tiu okazinta en januaro 2023 sub la aŭspicioj de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj (Minrex) de la gastiganta lando.

La aranĝo okazos ĝis morgaŭ, antaŭtagmeze de la 50-a datreveno de la aprobo de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj de la deklaro kaj agadprogramo pri la starigo de la Nova Internacia Mondordo.

Tiu evento konsistigis mejloŝtonon en la batalo de la landoj de la Sudo por internacia ekonomia justeco kaj por ilia evoluo, memorigis Minrex en sia retejo.

Laŭ la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, la forumo havas la celon antaŭenigi dialogon ĉirkaŭ la problemoj, kiuj malhelpas la disvolviĝon kaj la mondan pacon, kiel sekvo de malekvilibra internacia ekonomia, politika, scienc-teknologia kaj milita ordo kun hegemoniaj superregoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up