Tutmondiĝo: influo en la nacia identeco kaj multkultureco.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-11-13 13:31:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

En la tutmondiĝa modelo, kiel oni povas proksimigi personojn kulture diferencajn, socie diversajn  kaj geografie forajn? Kie estas la limoj de la identeco? La konceptoj de kulturo kaj identeco estas streĉe ligitaj kaj nedisigeblaj en sociologio kaj antropologio. La identeco povas konsisti en la distinga alpropriĝo de certaj kulturaj repertuaroj ekzistantaj en nia socia ĉirkaŭaĵo, en nia grupo, en nia socio.

Rilate la influon de tutmondiĝo en la temoj de identeco kaj multkultureco ekzistas pluraj interesaj verkoj de latinamerikaj profesoroj kaj esploristoj, inter ili oni povas mencii la ĉilianon Martín Hopenhayn, profesoro kaj esploristo de la latinamerika centro por ekonomia evoluo de Latinameriko kaj Karibio (CEPAL).

Kelkaj el liaj verkoj pritraktas tiun ĉi temon kaj emfazas ke la diskursoj de la moderneco kaj evoluo sukcesis krei ordon kaj imagan ĉirkaŭon centritan en konceptoj kiel ŝtato-nacio, teritorio kaj nacia identeco, kiuj nuntempe estas subfositaj de ekstere kaj desube: je unuflanko estas la ekonomia kaj kultura tutmondiĝo, kiu forviŝas la naciajn limojn kaj la identecojn al ili ligitaj, dum aliflanke, la socikultura diferenco fariĝas pli videbla kaj aŭdiĝas pli forte ene de la naciaj socioj.

La tutmondiĝo, li asertas, enkondukas pli grandan konscion pri la diferencoj inter identecoj kulturaj, jen pro tio kion oni disvastigas tra la amaskomunikiloj, aŭ pro la informa agado de transnaciaj neregistaraj organizoj, aŭ pro tio ke kreskas la elmigrantaroj.

Ekzistas alia ebleco, pro tio ke ekzistas kulturoj kiuj forte reagas fronte al la ekspansia ondo de la nomata “mondo-kulturo” kaj tiel estiĝas alispecaj konfliktoj regionaj kiuj inundas la televidajn ekranojn tra la tuta mondo. Tiamaniere, kreskas la politika videbleco sur la kampo de kultura konfirmiĝo kaj de la rajtoj je la diferenco.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up