Díaz-Canel elstarigas signifon de la Tago de la Nacia Kulturo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-10-20 09:50:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, okt 20 (RHK) La kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel, elstarigis hodiaŭ per la socia reto X  la signifon de la unuafoja kantado de la Himno de Bayamo de antaŭ 155 jaroj. Ĝi naskiĝis  dum la  batalimpeto  por sendependeco de Hispanio kaj fariĝis Nacia Himno.

La ŝtatestro rememoris penson de la historia gvidanto de la Kuba Revolucio, Fidel Castro, en kiu li konstatis, ke la interpreto de la patruja kanto, la 20-an de oktobro 1868, koincidis kun la agado de armiloj, kun kiu la Revolucio atingis la unuan  kaj plej gravan militan venkon super la hispana koloniismo.

La kapitulaco de Bayamo kaj la venka eniro en la urbon de la trupoj de la patrioto Carlos Manuel Céspedes, reprezentas la kulminon de la ago de ribelo, kiu komenciĝis la 10-an de oktobro ĉe la sukerfabriko "La Demajagua", kiu markis turnopunkton en la historio de la lando kaj naskis la kuban nacion, pripensis Fidel Castro en 2004.

Memore al la evento, Kubo festas la Nacian Kulturtagon, kadre de agotagoj komencitaj la 10-an de oktobro, kiu ĉi-jare simbole plilongiĝos ĝis la 28-a, dato de la 75-a datreveno de la Nacia Baleto de Kubo.

La prezidento gratulis en la Kuba Kulturtago, ĉiujn virinojn kaj virojn, kiuj en ĉiu parto de la Insulo laboras por la spiriteco kaj feliĉo de nia popolo.

"Dirite de Fidel, la unua afero, kiun oni devas savi, estas la kulturo. Malgraŭ la batoj kaj super ili", li aldonis en la sama socia reto.

La Bayamo-Himno, Nacia Himno de Kubo, estis komponita de la bajama revoluciulo kaj poeto Pedro Felipe Figueredo y Cisneros (1818-1870), pli konata kiel Perucho Figueredo, kaj urĝigas la batalon por libereco kiel supera celo atinginda eĉ ĉe la prezo de vivo.


Fonto:PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up