Kuba Esperanto-Asocio vigle jubileas.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-06-25 08:37:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Koncerto de Jany Quiñones kaj la bando Kialo

La 40-a jubileo de Kuba Esperanto-Asocio estas la plej grava memordato de la jaro 2019 en Kubo. Lige al ĝi la esperanto-komunumo nialande preparis tra la tuta lando diversajn eventojn, nome, renkontiĝojn, ekspoziciojn kaj prelegojn por omaĝi la agadon de pluraj homoj nialande, dum 115 jaroj de Esperanto en nia lando.

En halo nomata Delirio Habanero, konata de havananoj kiel koncertejo, renkontiĝis cento da esperantistoj plus kelkaj gastoj por ĝui ceremonion kie estis transdonitaj atestiloj al aktivaj membro-fondintoj de KEA, ankaŭ estis prezentitaj kelkaj historiaj pintoj de la kuba movado, flanke de la historiisto Juan Ramón Rodríguez; sekve oni legis mesaĝojn ricevitajn de diversaj mondopartoj kaj ĝuis deklamadon de la poemo Preĝo sub verda standardo, de Zamenhof, voĉe de la havana esperantistino Ismary Lezcano.

La kultura programo de la jubilea festo estis plenumita de la kuba bando KIALO kune kun Jany Quiñones, profesia gitarludistino. Ili faris belan etan koncerton en esperanto.

La 40-a jubileo de KEA ankaŭ estis festata en  la centra provinco Villa Clara, specife en la urbo Santa Clara, dume, oni povas diri ke lige al tiu ĉi jubileo la asocio  faris sufiĉe gravan informkampanjon ne nur en la sociaj retoj, sed tre speciale en la naciaj amaskomunikiloj, radio kaj nacia televido. Ekzemple en la provinca radiostacio de Santa Clara kaj en la nacia televido, ĉe la populara programo tagmeza Mediodia en TV. Ĝin partoprenis Ariadna García, kiu kunordigis la kampanjon, kaj ankaŭ Julián Hernández, estrarano de KEA kaj muzikisto, kiu por la unua fojo kantis en esperanto en la nacia televido. Temis pri ja tre sukcesa prezento.

Al ĉiuj esperantistoj tra la tuta lando, ni petas sendi raportojn pri faritaj aranĝoj okaze de la 40-a jubileo de KEA. Gratulojn al la kuba esperantistaro kaj al kuba esperanto-asocio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up