Eroj pioniraj okaze de la 40-a jubileo de Kuba Esperanto-Asocio.(2)

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-05-22 09:33:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Fotokopio de la oficiala organo de la esperantistoj kubaj en 1910

Kuba Esperanto-Asocio festas ĉi-jare sian 40-an jubileon. Tiucele la kubaj esperantistoj sin preparas por tutlande festi la datrevenon de la kuba esperanto-asocio kaj organizas diversajn agadojn.

Lige al tiu ĉi jubilea agado, ni memorigas valorajn historiaĵojn kiuj kulminis per renaskiĝo de la nuna KEA.

En la libro Historio de Esperanto en Kubo (1904-1973) verkita hispanlingve de Juan Ramón Rodríguez, aperas ege interesaj sciindaĵoj. Ekzemple, mi  trovis raporton pri agadoj de la Kuba Societo por la Propagando de Esperanto en la  dua semestro de 1911  kes  rezultoj  tre bonis: oni kreis kvin klubojn, tri el ili en la urbo okcidenta Matanzas, najbare de Havano.

La ĉefurbo de l´ Yumurí-rivero, kiel ankaŭ ĝi estas nomata, komence de oktobro, agnoskas la naskiĝon de esperantista klubo formita de viroj nur-la unua laŭ la informoj-, kiel rezulto de la laŭdinda laboro de Mateo I. Fiol, Luis E. Fernández, José F. Fernández kaj Ramón Suárez, kiuj, inter aliaj, formis la Estraron.

Sed, fine de tiu ĉi monato oni kreis la unuan virinan klubon de Matanzas, kies prezidantino estis María Luisa Badía. La dua virina klubo en tiu urbo estis kreita komence de novembro, gvidita de Gloria Añorga.

Ankaŭ en tiu dua semestro de 1911 estiĝis la ideo, en la Liceo de Limonar, krei sekcion de Esperanto, kaj rezulte, oni starigis la klubon de La Printempo, gvidita de Eduardo Masdéu.

Sendube temis pri tre aktiva jaro kiu kunportis pliajn bonajn novaĵojn por la tiama societo, kiu ĝis tiam ne havis oficialan sidejon. Pri la sekvoj, ni plu rakontos en venonta prezento pri la pioniraj agadoj de la kubaj esperantistoj, okaze de la baldaŭa 40-jariĝo de Kuba Esperanto-Asocio, la 16-an de junio 2019.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up